Ueyama Masao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UEYAMA Masao)
Ueyama Masao
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1910 (1910-01-01)
Morto 1-an de februaro 1988 (1988-02-01) (78-jaraĝa)
en Ŝimonoseki
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo verkistoesperantisto
vdr

UEYAMA Masao (naskiĝis en 1910, mortis en februaro 1988 en Ŝimonoseki, Japanio) estis japana esperantlingva poeto kaj novelisto.

Li estis unu el la literaturaj korifeoj de la japana Esperanto-movado, kelkfoje premiita en la Belartaj Konkursoj kaj aparte fama kiel hajkisto (Japana variacio 1978 kaj Hajka antologio 1981), kunredakte kun Miyamoto Masao). Li aŭtoris sola la poemaron Por forviŝi la memoron pri ŝi (1974), la novelkolektojn Ne grimacu (1967), Pardonon! (1970) kaj Mi amas... (1977), kaj tradukon de la historia romano Kristo el bronzo de Nagayo Yosio (1969).

Koncerne al Esperanto-movado en Japanio, eble plej influa estis lia kontribuado al la beletra revuo L'omnibuso de 1964 ĝis 1980, per kiu li edukis kaj kuraĝigis novan generacion de verkistoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.