UHP

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uníos Hermanos Proletarios (UHP) aŭ Uníos Hijos del Proletariado, tradukite Unuiĝu, Proletaraj Fratoj, aŭ Unuiĝu, Filoj de la Proletararo, estis moto simbola en la laborista alianco subskribita de la Asturiaj socialistoj, la Unión General de Trabajadores kaj la Confederación Regional del Trabajo de Asturio, Leono kaj Palencio de la CNT, en Hispanio en februaro de 1934.

Origine la moto naskiĝis spontane inter la bazoj de la sindikataj grupoj kun kurioza signifo, nome «Union Horse Power» aŭ UHP, kiu estis marko kiu aperis angle en la diversa maŝinaro per kiuj oni laboris en tiu areo por teknika identigo pri ties kapabloj rilate al la ĉevalpovo kiun enhavis (Horse Power signifas tion laŭlitere en angla). La tiama ĝenerala malkono de la angla inter la laboristoj kondukis ilin al serĉado de novaj signifoj al nekompreneblaj sigloj. Poste la moto estis reformulata konservante la komencaj literoj «UHP» kiel «Uníos Hermanos Proletarios» laŭ ideo de Amador Fernández, elstara estro socialista. Al tiu alianco aliĝis poste du organizoj trockiistaj: la Bloque Obrero y Campesino kaj la Izquierda Comunista de Manuel Grossi. Septembre ankaŭ la PCE petis la aliĝon.

La moto estis adoptata de la revoluciuloj en la Revolucio de Asturio oktobre de 1934, serĉe reprezenti la agadunuecon de la proletaroj asturiaj kaj ties diversaj tendencoj.

Poste temis pri kutima proklamo de la respublika flanko kaj ties defendantoj en la Enlanda Milito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]