UK 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UK 2017
Loko Seulo,  Sud-Koreio
Ekde 22-a de julio 2017
Ĝis 29-a de julio 2017
Organizanto Korea Esperanto-Asocio
Oficiala retejo www.2017uk.net
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 102-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 22-a ĝis la 29-a de julio 2017 en Seulo en Sud-Koreio, organizata de Korea Esperanto-Asocio.[1] Temis pri la dua Universala Kongreso en Sud-Koreio, post la 79-a UK okazinta en 1994 same en Seulo.[1] Aliĝis ĝis 1173 kongresanoj.[2]

La kongresurbon elektis la estraro de Universala Esperanto-Asocio post nekutime longa diskuto,[1] ĉar konkuranta propono de la kanada urbo Montrealo (laŭ invito de Kanada Esperanto-Asocio, kunlabore kun Esperanto-Societo Kebekia kaj Esperanto-USA)[3] same estis zorge preparita kaj detale dokumentita.[1] Antaŭ fari la decidon, la Ĝenerala Sekretario de UEA Martin Schäffer kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães vizitis ambaŭ lokojn.[1]

La kongresa temo estis “Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo”[4].

En ĉiuj el la sep kongresaj tagoj publikiĝis eldono de la kongresa kuriero "La Kandellumo Verda", redaktata de la korea ĵurnalisto Choe Taesok [Ĉue Tesok] vivanta en Litovio; ĉiuj sep eldonoj ankaŭ post la kongreso legeblas en formato PDF en la oficiala kongresa retejo.[5]

Stabanaro[redakti | redakti fonton]

Mark Fettes prezidis la ĉefajn ceremoniojn.

Estis nomumita Alta Protektanto la sinjoro Park Joo-sun, vicestro de la Parlamento de la Korea Respubliko, dum la Honora Komitato estis komponita de prezidanto sro. Kim In-Chul, prezidanto de la Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj (kongresejo), kun membroj sro. Ahn Gyu-baek, parlamentano, sro. Park Wonsoon, urbestro de Seulo, sro. Jeong Jonghyu, ambasadoro de Korea Respubliko ĉe Vatikano, sro. Koo Yangkeun, eksambasadoro de Korea Respubliko en Tajvano, sro. Kim Kwangho, Ĝenerala Sekretario de Korea Nacia Komisiono por Unesko, srino. Chae Soo-jung, profesorino de Korea Nacia Universitato de Artoj, sro. Jung Chang Soo, estro de Organizo de Korea Turismo (KTO), sro. Cho Jun-hee, eksprezidanto de YTN-brodkasto, sro. Han Byung-kil, prezidanto de Asocio por Promocii Internacian Interŝanĝon (INEPA), sro. Chang Chung-sik, Honora Patrona Komitato de UEA, sro. So Gilsu, Honora Membro de UEA, sro. Kwon Jae-il, Prezidanto de Korealingva Societo, sro. Rhee Seok, estro de la Asocio por la Konservado de la Korea Imperia Familio (ICFK), sro. Yoo Deok-yeol, estro de Dongdaemun-gu-distrikto de Seulo, sro. Youn Jeong-sang, subadmiralo de la Mararmeo de Korea Respubliko, submarŝipa komandoro.[6] (p. 7).

La kongreson partoprenis la estraro de UEA komponita de prezidanto Mark Fettes, vicprezidanto Stefan MacGill, ĝenerala sekretario Martin Schäffer, Emilio Carlos Vaz Cid, Lee Jungkee kaj Maria Rosario Spanó.[6] (p. 9). La Loka Kongresa Komitato estis komponita de Lee Young-koo, kiel prezidanto, Ho Song, kiel ĝenerala sekretario, Kang Honggu, pri la kongresejo, Oh Soon-mo pri la akceptejo, Park Yogsung pri volontuloj, Li Hyonsuk pri kultura programo, Han Sugheui, pri ekskursoj, Im hanu, pri IKU, Park Chan-bok pri elsendado, Choe Taesok, pri informado kaj kuriero, Choi You Shik, kasisto, Shin Eun Sook pri infana kongreseto, Milo Kim por loĝigo kaj Shin Hyunkyuy por junulara programo.[6] (p. 10) El la Centra Oficejo de UEA agadis en siaj respektivaj fakoj Veronika Poór, kiel Ĝenerala Direktoro, Clay Magalhães, kiel Konstanta Kongresa Sekretario, Ionel Oneț, en la Libroservo, Stanka Starčević, kiel kasisto, Tobiasz Kaźmierski kiel asistanto, kaj Anna Striganova, kiel redaktoro de la gazeto Esperanto.[6] (p. 11).

Kongresejo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa konstruaĵo de Hankuk-Universitato, en la antaŭa blanka konstruaĵo okazis la solenaĵoj kaj distraj vesperoj. La salonoj por prelegoj estis en apuda konstruaĵo.

La kongresejo estis ĉe la Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj (한국외국어대학교, HUFS), Imun-ro 107, Dongdaemun-gu, KR-02450, nome nordoriente de Seulo. Proksime estis vendejoj, restoracioj, universitata manĝejo, universitata restadejo kaj haltejoj de respektive busoj kaj metroo. Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj (HUFS) fokusiĝas sur la teorio kaj praktiko de fremdaj lingvoj, kaj ankaŭ kuraĝigas studentojn por utiligi lernitan lingvo-kapablon por studi politikon, ekonomion, societon, kaj kulturon de la diversaj mondopartoj,[7] pro kio ĝi akceptis malferme la agadon de la kongreso.

La salonoj nomiĝis laŭ André Albault (1923-2017), Edwin Burg (1925-2016), Detlev Blanke (1941-2016), Endre Dudich (1934-2016), Elpin (An U-seng aŭ An O-seng, 1907-1991), Lina Gabrielli (1930-2016), Hector Hodler (1887-1920), Ivo Lapenna (1909-1987), Lee Chong-yeong (1932-2008), Li Hajpin (1917-1997), Paek Nam-gyu (Stelaro Paik, 1891-1956), Reinhard Selten (1930-2016), Magda Šaturová (1929-2016), Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917).[6] (pp. 15-17)

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Okazis ekskursoj kunordigitaj de LKK-ano Han Sugheui. Kiel Antaŭkongresa ekskurso A1: Orienta parto de Koreio (17-a – 21-a de julio, tio estas 5 tagoj/4 noktoj). Kiel Postkongresaj ekskursoj P1: Meza parto de Koreio (29-a de julio – 2-a de aŭgusto, 5 tagoj/4 noktoj), P2: Okcidenta parto de Koreio (29-a de julio – 2-a de aŭgusto, 5 tagoj/4 noktoj), P3: Busan - Jeju – Seulo (2-a – 4-a de aŭgusto, 3 tagoj/2 noktoj), P4: Seulo –Jeju – Seulo (29-a de julio – 2-a de aŭgusto, 5 tagoj/4 noktoj). Kiel Ekskursoj dum la kongresa semajno nome Tuttagaj ekskursoj E1: KSZ kaj Imjingak (Mardo kaj merkredo), E2: Korea Folklora Vilaĝo kaj Fortikaĵo Hwaseong (Merkredo kaj ĵaŭdo), E3: Vilaĝo Hanok en Jeonju (Merkredo), E4: Buyeo – iama ĉefurbo de Baekje (Lundo kaj merkredo), E5: Templo Jeondeungsa en Ganghwa (Merkredo kaj vendredo), E6: Templo Silleuksa en Yeoju kaj Ceramika Muzeo en Icheon (Merkredo). Kiel Duontagaj ekskursoj D1: Palaco Gyeongbokgung kaj Sarangchae (Vendredo), D2: Palaco Changdeokgung kaj kvartalo Insadong (Mardo), D3: Dezajna Placo Dongdae-mun kaj Bazaro Gwangjang (Lundo), D4: Piediro laŭ la urbomuro Hanyang (Lundo), D5: Botanikejo Hongneung (Ĵaŭdo), D6: Seula Turo en Namsan kaj Itaewon (Merkredo), D7: Koreaj Manĝaĵoj (Ĵaŭdo), D8: Nacia kaj Muzeo de Hangulo (Dimanĉo).[8]

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

Humphrey Tonkin preskaŭ perdis sian voĉon pro tiom da aktivado.

Dum la Kleriga Lundo Humphrey Tonkin prelegis pri Esperanto kak Edukado por Tutmonda Civitaneco, Mireille Grosjean pri Aikido, Katalin Kováts pri la KER-ekzamenoj kaj pri geonkloj, Kristin Tytgat pri komunikado en Esperanto, kaj aliaj pri entreprenado en Esperantujo, pri japana kulturo, pri feliĉo, pri la koreaj kostumoj "hanbok", pri trejnado, pri nekutimaj muzikiloj, pri kant-ateliero, pri Amikumu, pri ludoj kaj pri eksteraj rilatoj. Okazis prelegoj pri Koreio nome pri lingvo (hangulo), historio, ekonomio, sano, religio ktp. Mardo estis la Tago de la Lernado kaj en tiu kadro oni pritraktis temojn rilate al la kongresa temo nome kiel Edukado al Respektoplena Turismo kaj tiele oni prelegis pri eduksistemo de Koreio (Hong Sungcho, Jaro de la Lernanto (Mireille Grosjean), turismo kaj franca ekzameno (François Lo Jacomo), pilgrimado (Leif Nordenstorm), ekologia turismo (Duncan Charters), historio de vizitataj landoj (Probal Dasgupta), respekto de naturaj kaj kulturaj havaĵoj (Marija Belošević), Armenio (Karine Arakelyan), universitato RUDN (Anna Striganova), UNESKO (Trezoro Huang Yinbao), argumentoj kontraŭ Esperanto (Rafael Henrique Zerbetto), Ekparolu! (Katalin Kováts) kaj Esperanto kiel ponto inter lingvoj kaj kulturo (Aurora Bute).[6] (pp. 45-58).

Kadre de la Internacia Kongresa Universitato oni prelegis pri Interkultura Kompetento (Cecily Lee kaj Duncan Charters), pri pra-kolonia lingvopolitiko en Havajo (Rubén Fernández Asensio), pri lernolibro de persona disvolviĝo el Fora Oriento (Maciej St. Zięba), pri solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio (Javier Alcalde), pri orienta medicino (Puramo Woncho Chong), pri spektroskopio kaj klimataj ŝanĝiĝoj (Orlando E. Raola), pri primnombroj (François Lo Jacomo), pri kariljonoj (Jozef Willem Haazen) kaj pri Clarence Bicknell (Humphrey Tonkin).[6] (pp. 61-70).

Aliaj programeroj[redakti | redakti fonton]

Koncerto de Kajto
El la vivo de insektoj en UK 2017: La ensemblo DOMA (DOcela MAlé) prezentis la teatraĵon "El la vivo de insektoj" de la fratoj Karel kaj Josef Čapek.

Kiel jam tradicie (aŭ novtradicie) okazis movada foiro, futbala matĉo (unua venko de teamo de Esperanto en la lastaj jaroj), manifestacio, aŭkcio, libroservo, aŭtoraj duonhoroj, junulara programo, kongresa balo, ekspozicioj ktp. Aliaj apartaj programeroj estis Pontkunveno por la Unuiĝo de Koreio kun akcepto en la parlamentejo, Simpozio HUFS-ILEI kun prelegoj pri Esperanto instruado-edukado en tutmonda skalo (Mireille Grosjean), pri Panorama metodo (Tosihiro Yamasita), pri La lingvo de espero (Markus Gabor), pri la organizaĵo Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo (Ronald Glossop), pri Konciza Historio de Esperanto-Movado en Ĉinio (Xiaofeng Gong), pri Koreio kaj Esperanto (Youngkoo Lee, Park Yongsung), pri Lingvistiko, instrumetodoj kaj Esperanto: ne forlasu la plenkreskulojn! (Rubén Fernández Asensio), pri Esperanto-edukado kaj ĝiaj perspektivoj en Rusio (Dmitrij Ŝevĉenko), pri Instruado/lernado de Esperanto en Rumanio (Maria Butan), pri Esperanto-edukado kaj ĝia perspektivo en Litovio (Dalia Pileckienė) kaj pri La situacio de instruado de Esperanto en lernejoj iam kaj nun (Katalin Kováts).[9]

Distro[redakti | redakti fonton]

Ludis Kajto, la Kongresa Koruso, Ĵomart kaj Nataŝa, Asorti kaj diversaj koreaj ensembloj, kiel MAJU. La ensemblo DOMA (DOcela MAlé) prezentis la teatraĵon "El la vivo de insektoj" de la fratoj Karel kaj Josef Čapek. Elstaris la Nacia kaj Internacia Arta Vesperoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Gazetaraj Komunikoj de UEA – N-ro 575 (2015-04-25) – Seulo gastigos la 102-an UK
  2. [1] "La Kandellumo Verda" nº 6.
  3. La Universala Kongreso en 2016 okazos en Slovakio (esperante). Libera Folio (2014-08-02). Alirita 2014-08-05. “La kongreso en 2016 okazos en Nitra, Slovakio.”.
  4. Pri daŭripova turismo en Seulo – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 643, 2016-10-27
  5. Alireble el [2]
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Kongresa Libro de 102-a Universala Kongreso de Esperanto, Seulo, UEA, 2017.
  7. El la oficiala retejo. Arkivita el la originalo je 2017-08-13. Alirita 2017-08-13.
  8. Oficiala retejo. Arkivita el la originalo je 2017-08-13. Alirita 2017-08-13.
  9. Kandellumo Verda numero 4

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]