UK 2020
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
UK 2020 | |
---|---|
Loko | Montrealo, Kebekio, ![]() |
Ekde | 1-a de aŭgusto 2020 |
Ĝis | 8-a de aŭgusto 2020 |
Oficiala retejo | esperanto2020.ca |
← Antaŭa | Sekva → |
La 105-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) estis planita por la 1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020 en Montrealo (Kanado). La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) estas la invitanto kaj Esperanto-Societo Kebekia (ESK) estas la loka organiza forto de la evento. La lasta fojo, kiam la Universala Kongreso okazis en Kanado, estis en 1984 en Vankuvero, kaj la lasta fojo, kiam la UK okazis en la orienta parto de Nord-Ameriko, estis en 1910 en Vaŝingtono (Usono). Pro la kronvirusa pandemio, UEA decidis prokrasti la eventon ĝis 2022.[1] 824 homoj el 57 landoj aliĝis antaŭ la nuligo.[2]
Organiza teamo[redakti | redakti fonton]
La kerna teamo konsistas el ses lokanoj:
- Normand Fleury, la prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia (ESK), kiun UEA honoris pro la elstara agado dum la solena fermo de la 102-a UK en Seulo (Sud-Koreujo), estas la LKK-estro.
- Nicolas Viau, vicprezidanto de ESK, estas ankaŭ la vicprezidanto de la LKK.
- Joel Amis, la antaŭa ekzekutiva direktoro de Esperantic Studies Foundation (ESF), estas alia vicprezidanto de la LKK, kiu ankaŭ okupiĝos pri la rilatoj kun la kongresejo.
- Garry Evans, profesia ekonomikisto, estas la kasisto.
- Suzanne Roy (Suzano la Dua), la respondeculo pri ekskursoj
- Eugenia Amis, redaktoro de La Riverego kaj antaŭa redaktoro de Kontakto, okupiĝos pri la rilatoj kun esperantistoj kaj zorgos pri komunikado.
Internacia Kongreso pri Esperanto kaj Edukado[redakti | redakti fonton]
La antaŭan semajnon (25 julio – 1 aŭgusto) estis okazonta la Internacia Kongreso pri Esperanto kaj Edukado kun ILEI en Kebekurbo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- UK 2020 ĉe Facebook
- UK 2020 ĉe Instagram
- Esperanto-Societo Kebekia (ESK)
- Intervjuo kun la LKK (29-a de julio 2017)
- La Riverego (bulteno de ESK)