Saltu al enhavo

UK 2026

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UK 2026
Loko Graz,  Aŭstrio
Ekde 1-a de aŭgusto 2026
Ĝis 8-a de aŭgusto 2026
Oficiala retejo uk.esperanto.net/2026/
 Antaŭa
vdr

La 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazas ekde la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026 en Graz (Aŭstrio).[1]

La taga programo estis planita por la Universitato de Graz, konkrete en la fakultato de juro kaj sociaj sciencoj. Tamen fine estis decidite, ke la tuta programo okazos rekte en la urbocentro, ĉirkaŭ la ĉefplaco de Graz.

Estas multaj ĝenerale turisme interesaj konstruaĵoj kaj lokoj en kaj ĉirkaŭ la urbo, sed ankaŭ estas iuj lokoj aparte interesaj por lingvemuloj kiel esperantistoj - ekzemplo por tio estas la Eŭropa Centro por Modernaj Lingvoj en la urbo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La UK en 2026 okazos en Aŭstrio. Libera Folio (2025-06-29). Alirita 2025-11-01 . “La 29-an de junio UEA fine informis, ke la UK en 2026 okazos en Graz en Aŭstrio.”.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]