Saltu al enhavo

UK 2027

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UK 2027
Loko Melburno,  Aŭstralio
Ekde 3-a de julio 2027
Ĝis 10-a de julio 2027
 Antaŭa Sekva 
vdr

La 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos ekde la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027 en Melburno (Aŭstralio).[1][2]

La gazetara komuniko de UEA

[redakti | redakti fonton]

"Melburno estas la ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, moderna kaj konata pro siaj riĉa kultura vivo, vigla multnacia medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inkluzive de la Universitato de Melburno. Fondita en 1835, la urbo ofte estas nomata la “kultura ĉefurbo de Aŭstralio” kaj gastigas grandan nombron da festivaloj kaj internaciaj eventoj. Ĝi posedas ankaŭ la Unesko-listigitan konstruaĵon Royal Exhibition Building en la Ĝardenoj Carlton.

Melburno ofertas ampleksajn turismajn spertojn: la riveron Yarra, la historian Queen Victoria Market, St Kilda, buntajn stratetojn kun kafejoj kaj strata arto, same kiel elstaran gastronomian diversecon.

Melburno/Narrm estas la tradicia tero de la Kulina nacio. La regiono, kies tradicia nomo en la lingvoj Woiwurrung kaj Boonwurrung estas skribata respektive kiel Narrm aŭ Naarm, estas hejmo de aborigena historio de almenaŭ 40 000 jaroj. La tradicia nomo reflektas profundan kulturon kaj ligon al la tero, akvo kaj kreorakontoj.

Melburno disponas tre bonan infrastrukturon por internaciaj eventoj: modernan kongresejon, efikan transportreton, vastan loĝejaron kaj gastaman, kulturan atmosferon. Pro tio UEA akceptis la inviton de Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) kaj Melburna Esperanto-Asocio (MEA), al kiuj UEA esprimas sinceran dankon. La aŭstralia Esperanto-movado havas longan kaj aktivan historion, kaj Melburno dum jardekoj funkcias kiel grava centro de la loka movado."

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Libera Folio, La UK en 2027 okazos en Aŭstralio, la 7-an de decembro 2025.
  2. UEA unue eraris pri la datoj: la unue anoncitaj datoj, la 1-a kaj la 8-a de julio, estas ĵaŭdoj. La datoj en la gazetara komuniko estis poste ĝustigitaj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]