UNESKO-Rezolucio IV.1.4.422 de Montevideo pri Esperanto 1954

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En 1954 la Esperanto-movado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj. Vendrede la 10-an de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo akceptis rezolucion, kiu rekomendas, ke la ĝenerala direktoro de Unesko sekvu la evoluon en la uzado de la lingvo. Favoris la rezolucion por Esperanto relative malgrandaj kaj malpotencaj ŝtatoj kiel Meksiko, Urugvajo kaj Svislando[1].

Tiu Unesko-rezolucio estas la unua. Pri la dua iru al Unesko-Rezolucio 23C/11.11 de Sofio pri Esperanto 1985.

Preparlaboroj[redakti | redakti fonton]

En 1950 petskribo pri Esperanto estas transdonata al Unuiĝintaj Nacioj (UN) kun 900 000 subskriboj privataj kaj 500 subskriboj de establoj, asocioj kaj similaj. Notindas, ke UN kiel Unesko ne rilatas al individuoj. UN transdonas la petskribon al Unesko. Ne klaras, ĉu UN transdonis la petskribon al Unesko por arkivi ĝin aŭ por trakti ĝin. UEA puŝas al la dua eblo.

Laboroj en 1952[redakti | redakti fonton]

La Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo en 1952 estas la 7a. La Konferenco en Montevideo en 1954 estas la 8a. En 1952 en Parizo UEA organizas debaton inter 6 esperantistoj el diversaj landoj apud la sidejo de Unesko por pruvi, ke la lingvo efikas por diskuto kaj argumentado. Proksimume 70 delegitoj ĉeestas.


1952: fondo de CED Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj laŭ propono de Ivo Lapenna. Preparo de dokumentoj okazas.

En 1952 en Parizo s-ro Ivo Lapenna, 43-jara, proponas tekston al Unesko. La delegacio de Svislando akceptas zorgi pri la transdono. La peto iras unue de Svislando al la laborgrupo pri Kulturaj Aktivadoj. Akceptita. Poste la peto iras al la Komisiono pri la Programo. Akceptita. El tio ni komprenas, ke nun la teksto iras al la Ĝenerala Asembleo. Tiu Asembleo decidas, ke la ĝenerala Direktoro estas rajtigita komuniki al siaj membro-ŝtatoj la petskribon de UEA, cele al esploroj. Decido okazu dum la 8a Konferenco en 1954.

Laboroj en 1953[redakti | redakti fonton]

UEA invitas kunlaboranton de Unesko al la 38a Universala Kongreso (UK) en Zagrebo (Jugoslavio). Sinjoro Lebar venas. Dum 1953 UEA laborigas la Landajn Asociojn.

Laboroj en 1954[redakti | redakti fonton]

39a UK en Harlemo (Nederlando). Du kunsidoj okazas pri „Esperanto Internacia Lingvo antaŭ Unesko”. Kongresa Rezolucio. UEA petas statuson de Neregistara Organizo (NRO) ĉe Unesko.

Koridora agado (lobiado)[redakti | redakti fonton]

Grava strategio: Lobiado = koridora agado. Esperantistoj klopodas kontakti la naciajn Unesko-Komisionojn proponante la traktadon de la petskribo. La nacia Unesko-Komisiono povas, se ĝi konsentas kun la propono, kontakti la registaron de sia lando. La registaro povas kompreni kaj akcepti la argumentojn transdonitajn. Tiukaze la registaro povas komisii al sia delegacio ĉe Unesko proponi tion por enmeto en la tagordon de la Ĝenerala Konferenco.

Labormaniero de Unesko[redakti | redakti fonton]

Tri komisionoj decidas pri la tagordo de la Ĝenerala Konferenco. Se ĉiuj konsentas, okazas debato en la plena kunsido de la Konferenco kaj fine ĉiuj delegacioj voĉdonas. Eble ili voĉdonos favore al tiu propono, eble ne. Jen la vojo por atingi ion ĉe Unesko kaj UN.

8-a Ĝenerala Konferenco de UNESKO, novembre-decembre 1954[redakti | redakti fonton]

2an de novembro ĝis 10a de decembro 1954 en Montevideo, Urugvajo, en tre varma somera vetero. Du punktoj pri Esperanto en la tagordo:

◇ 1) Aprobo de nova statuso por UEA: UEA estu NRO ĉe Unesko.

◇ 2) Trakto de la Petskribo.

Ekspozicio pri Esperanto dum la Ĝenerala Konferenco[redakti | redakti fonton]

Ekspozicio pri Esperanto estas starigita apud la Parlamenta Palaco. La inaŭguro okazas la 17an de nov. 1954 en ĉeesto de 200 personoj, inter aliaj la urbestro de Montevideo kaj la ministro pri edukado.

Incidento dum la debatoj[redakti | redakti fonton]

Okazas negativa interveno de la delegito el Danlando. Li primokas Esperanto. La Konferenco rapide traktas la punkton. Rezulto de la voĉdono: 3 por, 23 kontraŭ, 19 sindetenoj. Urugvaja Espernanto-Societo publikigas artikolon pri neserioza laboro de Unesko. Ĵurnalistoj intervjuas la UEA-reprezentanton Lapenna, homoj vizitas la ekspozicion... Aperas multaj artikoloj pri tiu incidento, aŭdiĝas radio¬elsendoj. La tuta popolo reagas forte en la urbo. La vento turniĝas.

Fina pozitiva voĉdono[redakti | redakti fonton]

Conferences, Montevideo - UNESCO - PHOTO0000002680 0001

Delegitino el la delegacio de Meksiko estas konvinkita de Lapenna kaj pozitive intervenas. Per tio Lapenna obtenas kunvenon kun la gvidantoj. La gvidantoj jesas pri nova voĉdono. Rezulto de la voĉdono kadre de la Ĝenerala Asembleo: 30 jes, 5 ne, 17 sindetenoj. Tiu voĉdono okazas la 10an de Decembro 1954 je 17h30, do tutfine de la Ĝenerala Konferenco. La baloto okazas sabate posttagmeze fine de streĉa semajno, en somera decembro: mankis pluraj delegitoj. Voĉdonas 52 Ŝtatoj el 72; konsekvence 20 estis jam for.

Ivo Lapenna komentas[redakti | redakti fonton]

Lapenna faras intensan lobiadon dum la tuta Konferenco, ĉu en koridoro, ĉu sur ŝtuparo, ĉu en restoracioj, ĉu en salonoj.... Li rilatas al delegacioj ĉefe en la franca. (Laŭ eseo de Carlo MINNAJA)

Pozitivaj konsideroj: „Aprobo sekvas el celkonscio, intuicio, kapablo, jura kaj procedura kompetento.” Plie: „Hazardo, favoraj cirkonstancoj”.

Negativaj konsideroj: Insidoj de malamikoj. Abruptaj pensoŝanĝoj. Perfiditaj promesoj. Plena ignorado. Nekompetento. Pluraj delegitoj tute ne konscias pri la nekontentiga aspekto de la lingva situacio. La diversaj membroj de unu delegacio ne havas la saman opinion. Membroj de delegacioj diras, ke ili ricevis instrukciojn de sia registaro. Publika voĉdono per levo de mano: pluraj delegitoj ŝanĝas sian opinion en tiu momento.

Montevidea Rezolucio de Unesko, 1954[redakti | redakti fonton]

Akceptita de la Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1954, sekve de kelkjara kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estrarano Ivo Lapenna.

Citaĵo
 
  • IV.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto:
  • IV.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;
  • IV.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;
  • IV.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;
  • IV.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn. 
— https://uea.org/teko/rezolucioj/montevideo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.