UNICEF

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La oficiala flago de UNICEF

La Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (angle: United Nations Children's Fund)UNICEF - Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj ĝis 1953 (angle: United Nations International Children's Emergency Fund), laboras en 157 landoj. Ĝi estis starigita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 11-an de decembro 1946 kun sidejo en Novjorko.

UNICEF donas longtempan helpadon al infanoj kaj patrinoj, kiuj loĝas en disvolviĝantaj landoj. La agentejo dependas de la donacoj de registaroj kaj privataj donacantoj. Ĝiaj programoj celas evoluigi komunumajn servojn por infanrajtoj: la sano, bonfarto, sekureco kaj edukado de infanoj.

UNICEF ricevis la Nobel-premion pri paco en 1965.

Gravaj aktivuloj[redakti | redakti fonton]

James Grant

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Save the Children

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo angle

Oficiala retejo arabe

Oficiala retejo france

Oficiala retejo hispane