USS Macon (ZRS-5)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La USS Macon.

La ZRS-5 USS Macon estis 239 m longa rigidŝela aerŝipo, kiu servis en la usona mararmeo de 1933 ĝis 1935 kiel „fluganta aviadilporta ŝipo“. En la trunko de la rigidŝela aerŝipo, oni elformis ejon, de kie oni povis sublasi aviadilon, por ke ĝi povu strati de tie. Por la surŝipiĝo oni uzis kaptohokon muntitan supre sur la aviadilo. Oni tiris la aviadilon en la trunkon.

Macon - kiel pli bona versio de ZRS-4 USS Akron estis planita kiel teleskolta aerŝipo super la maro, sed oni uzis ĝin ankaŭ super la lando. La aviadiloj servis kiel spionavioj kaj ili devis ankaŭ defendi la aerŝipon.

La rigidŝela aerŝipo estis konstruita fare de firmao Goodyear-Zeppelin Co.. Tiu firmao estis kunlaboro de la germana Luftschiffbau Zeppelin GmbH kaj Goodyear Tire & Rubber Company. La aerŝipo estis baptita la 11-an de marto 1933 fare de Jeanette Whitton Moffett (edzino de konteradmiralo William A. Moffett) kaj faris sian unua flugon unu monaton poste, iom post la tragika subfalo de USS Akron. La Macon ekservis en la armeo la 23-an de junio 1933 sub komandado de Alger H. Dresel.

Subfalo[redakti | redakti fonton]

La aerŝipo faris trejnan flugon la 12-an de februaro 1935 kaj perdiĝis ĉe Point Sur, ĉe la sudkaliforniaj bordoj. La poŭpo estis konstruita tro malforta kaj ĝin damaĝis ventopuŝego. Pro tio malantaŭa gasĉelo perdis la portan gason, oni ordonis deĵeti ĉiun balaston. La ŝipo altiĝis pro tio ĝis 1500 m. Tie misis pluaj gasĉeloj.

La ŝipo eltenis do ĉ. 15 minutojn en tiu alto kaj nur post tio eksinkis. Tiu tempoperiodo sufiĉis por la skipo alpreni la naĝoveŝtojn, savringojn - kiuj estis sur la ferdeko pro akcidento de la USS Akron, kaj samtempe alvokis helpon. 81 el 83 aerŝipanoj travivis la akcidenton.

La fino de Macon sigelis ankaŭ la usonan rigidŝelan aerŝipadon. La lasta restanta rigidŝela aerŝipo de Usono (ZR-3 USS Los Angeles (konstruita kiel Zeppelin LZ 126), estis malkonstruita.

La usona mararmeo uzis do plu balonajn aerŝipojn ĝis 31-a de aŭgusto 1962, ĝis fino de la usona aerŝipa epoko en la armeo.

Malkovro de la vrako[redakti | redakti fonton]

En 1951 ĉe strando de Santa Rosa Island (ĉ. 320 km sude de la vrakiĝejo) estis trovita parto de la helico de Macon. En Juni 1990 ekspedicio de Monterey Bay Aquarium Research Institute (MBARI), gvidata de Chris Grech, trovis la Macon-vrakon iom sude de Point Sur kaj esploris ĝin per submaraj robotoj en profundo de 450 m. La vrako estis disfalinta kaj ne facile rekonebla, sed kontraŭe la kvar portitaj aviadiloj de tipo Curtiss F9C Sparrowhawks ebligis la identigon. Pluaj ekspedicioj en aŭgusto 2005 kaj septembro 2006 liveris bildojn en altega difino‎.

Datenoj[redakti | redakti fonton]

  • Unua flugo: la 21-an de aprilo 1933
  • Longo: 239 m
  • Maksimuma rapido: 140 km/h
  • Porta gaso: heliumo
  • Motoro: ok internaj 412 kW-motoroj (560 ĈP), kiuj pelis la eksterajn lignajn aerhelicojn. La aerhelicoj estis moveblaj suben-supren, por faciligi la starton kaj surteriĝon. La motorojn produktis la firmao Maybach.

La aerŝipo portis la aviadilojn Curtiss F9C Sparrowhawk (kun duobla flugilo).