US Pueblo (AGER-2)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
US Pueblo
muzeo
esplorada ŝipo [+]

LandoNord-Koreio
SituoPjongjango
- koordinatoj38° 59′ 28″ N, 125° 43′ 31″ O (mapo)38.991111111111125.72527777778Koordinatoj: 38° 59′ 28″ N, 125° 43′ 31″ O (mapo)

US Pueblo (Pjongjango)
US Pueblo (Pjongjango)
DEC
US Pueblo
US Pueblo
Map
US Pueblo
Vikimedia Komunejo:  USS Pueblo (AGER-2) [+]
vdr

USS Pueblo (AGER-2) estas ŝipo de klaso Banner konstruita kiel medio-esplora ŝipo, ligita al la mararmeo kiel spionŝipo, kiu estis atakita kaj kaptita de Nord-Koreio la 23-an de januaro 1968, en kio nun oni konas kiel la Pueblo-incidento aŭ kiel la "Pueblo-krizo".

La forkapto de la usona ŝipo kaj ĝiaj 83 maristoj, unu el kiuj estis mortigita en la atako, venis malpli ol semajnon post la prezidanto Lyndon B. Johnson sendis informon al la usona kongreso pri la komenco de la Tet-Ofensivo en Vjetnama respubliko dum la Vjetnama milito, kaj tri tagojn post kiam 31 armeanoj de Nord-Koreio transiris la Korean Neŭtralan Zonon kaj mortigis 26 sudkoreanojn en provo ataki la sudkorean ĉefurbon Seulo. La alpreno de Pueblo kaj la torturo de ĝia skipo dum la postaj 11 monatoj fariĝis grava okazaĵo de Malvarma Milito, altigante streĉojn de la okcidentaj potencoj kontraŭ la Sovetunio kaj Ĉinio.

Pueblo, ankoraŭ konservata de Nord-Koreio hodiaŭ, oficiale restas ŝipo komisiita de la Usona Mararmeo. Ekde frua 2013, la ŝipo estis alligita laŭ la rivero Potong en Pjongjango, kaj oni uzas ĝin kiel muzea ŝipo.