U R Ananthamurthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
U R Ananthamurthy
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1932 (1932-12-21)
en Thirthahalli
Morto 22-an de aŭgusto 2014 (2014-08-22) (81-jaraĝa)
en Bengaluro
Mortis per rena malfunkcio vd
Lingvoj kanara vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Mysore • Universitato de Birmingham vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • literaturkritikisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
U R Ananthamurthy

Udupi Rajagopalacharya ANANTHAMURTHY [udupi raĝagopalaĉarja anantamurti] kanare: ಉಡುಪಿ ರಾಜಗೋಪಾಲಾಚಾರ್ಯ ಅನಂತಮೂರ್ತಿ (naskiĝis la 21an de decembro 1932 en Melige en Brita Hindujo - mortis la 22an de aŭgusto 2014 en Bengaluro, Barato) estis verkisto kaj edukisto. Li estis unu el la pioniroj de la beletra movado Navya [navja; "la nova"], kiu en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj enportis modernismon en kanaran literaturon. Jam ricevinte plurajn premiojn, en 1994, li gajnis ankaŭ la premion Gjanpith, la plej alta literatura honoro donata de la barata registaro.

Profesie, Ananthamurthy estis konata instruisto de literaturo en kaj ekster Barato[1]. De 1987 ĝis 1991, li estis rektoro de la Universitato Mahatma Gandhi en Keralao. Paralele, li estis publika intelektulo, kiu ofte komentariis pri la aktuala situacio soci-politika en Barato[2].

Li verkis romanojn, novelarojn, poemarojn, esearojn kaj dramon. La verkoj de Ananthamurthy estis tradukitaj en plurajn lingvojn. Lia plej konata romano estas Samskara [samskaaraa; "kulturo", ankaŭ "la mort-ritoj"] (1965). Li verkis ĝin en Britujo, kiam li estis doktoriĝanta pri la angla literaturo. Li spektis la filmon La sepa sigelo de Ingmar Bergman kaj estis profunde tuŝita. Lia instruisto, la aŭtoro Malcolm Bradbury, sugestis ke li verku pri la propraj spertoj en Barato, pri la plurnivela strukturo de la Tempo en barata socio[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mehta, Suketu. "Kannada Writer Ananthamurthy loved whiskey and a good argument", [1]
  2. Nikam, Girish. "To The Point With U R Ananthamurthy", video-intervjuo, Rajya Sabha TV, 2013-02-21 [2]
  3. Ananthamurthy, U. R. "How I wrote Samskara" en Baral kaj aliaj, Samskara: A Critical Reader, Delhi: Pencraft, 2005, ISBN 978-81-85753-70-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]