Ubá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ubá
urbo 
Vista noturna de Ubá.jpg
Nokta rigardo al Ubá

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Brazilo
Ŝtato Minas Gerais Bandeira de Minas Gerais.svg
Regiono Zona da Mata
Mikroregiono Ubá
Fondita en 03 jul. 1857
Komunumaro Oficiala Konsilantaro Mebloj Novaĵoj
Poŝtkodo 36500-000
Telefona antaŭkodo 32
Politiko
Urbestro Dirceu dos Santos Ribeiro (ĝis 2008)
Demografio
Loĝantaro 98 779  (2006)[1]
Loĝdenso 242,3 loĝ./km²
HDI 0,773
Geografio
Geografia situo 21° 7′ S, 42° 57′ U-21.12-42.942777777778Koordinatoj: 21° 7′ S, 42° 57′ U
Alto 338 m
Areo 407,699 km² (40 769,9 ha)
Horzono UTC-3
MinasGerais Municip Uba.svg
Situo de Ubá
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ubá [+]
v  d  r
Information icon.svg

Ubá estas brazila urbo en la subŝtato Minas-Ĝerajso apud rivero Ubá. En 2004 ĝi havas proksime 94 584 loĝantojn. Ubá estis fondita en 1815.

Ĝi estas alinomata de siaj loĝantoj "Karesa Urbo".

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Ubá[redakti | redakti fonton]

La pioniro en Ubá estis João Ernesto da Silva. Naskiĝinta en Ubá la 12-an de aŭgusto 1873, librotenisto kaj fama komponisto, fariĝis arda propagandisto de Spiritismo kaj Esperanto. En 1905, li jam publikigadis en la ĵurnaletoO Cinzel” raportojn pri Esperanto. Estis ankaŭ memorindaj Ismael Gomes Braga, José Gomes Braga, Antero Barroso kaj João Andrade.

En 1940-aj jaroj Ismael Gomes Braga aperigas artikolojn en pluraj gazetoj de Ubá.

Esperanto-Klubo João Ernesto estis fondita la 31-an de majo 1959, kun ĉeesto, inter aliaj, de Ismael Gomes Braga, kiu estis aklamita Honora Prezidanto. La unua estraro estis: Prezidanto: José Gomes Braga; Vicprezidanto: Leocádia Godinho e Siqueira; 1-a Sekretariino: Edina de Barros Reis; 2-a Sekretariino: Irthes Terezinha Lisboa de Andrade; Kasisto: Elias Jacob; Bibliotekistino: Geralda Maria da Silva Guimarães. Konsilantaro: Francisco Ivo Mendes, Zeny Michelli, Antero Barroso, Antônio Ribeiro Guimarães kaj Hercilia Monken Gomes. Esperanto-Klubo João Ernesto, agnoskita de la urba registaro kiel organo de Publika Utileco, ekde 1959 neniam ĉesis aktivi.

Radio-Stacio “Sociedade Ubaense” entuziasme plene elsendadis la programon Esperanta Vespero, kiam estis prezentataj diversaj okazaĵoj en Brazilo kaj en la mondo, krome, belaj kanzonoj, esperante kaj nacilingve, de kantistoj kiel Judith Cioffi, José Pinto Barbosa, kaj aliaj. La programoj estis prezentataj de samideanoj João Andrade, Edina de Barros Reis kaj Mauricio Monken Gomes; speciala parto estis la programero nomata “Pro lia propra merito” pere de kiu oni omaĝis elstarajn personojn de la movado, de la lando kaj de la urbo; la kronikoj estis verkitaj de la poetino Irthes Terezinha Lisboa de Andrade; tio okazis en la jaroj 1953, 1954 kaj 1955.

Malba Tahan vizitis Ubáon en Oktobro 1960; laŭ peto de la estraro de la klubo, belege prelegis ĉe “Colégio Sacré Coeur de Marie” pri Esperanto.

En 1988 estis festotagoj kun ekspozicio de esperantaj verkoj en la aristokrata klubo “Ubá Tênis Club” okaze de la vizito de Jorge Soares das Neves, Ĉefdelegito de UEA.

Okaze de la centjariĝo de Ismael Gomes Braga en 1991, Ubá ricevis la ĉeeston de pluraj samideanoj el diversaj urboj de Brazilo, ĉar estis inaŭgurita monumento al ĉi tiu eminenta filo de Ubá, en la Placo “Independência”, neforgesebla okazaĵo por la Uba-esperantistoj.

Malgraŭ la disvastigo de Esperanto pere de TV Ubá kaj lokaj radiostacioj, lasttempe malpligrandiĝas intereso de plenkreskuloj al Esperanto, tamen la flamo de la idealo, kiu jam fariĝas realo, daŭras forte en la koro de Uba-esperantistoj.

Granda, fervora batalanto estas samideano D-ro Waner Marliére Arruda, kompetenta instruisto de Esperanto, juna inĝeniero, kiu sin dediĉas ame al la afero Esperanto.

Ĉe la infanoj Esperanto estas pli vigla, en la sidejo de CAIC, subtenata de la urbestrejo, dank’al bonvolema komprenemo de la direktorino Denise Michelli kaj sub la kunordigo de Maria da Conceição Aparecida da Rocha Ramos, Esperanto estas instruata ekde 1997. La instruistino estas Celi Maria Bianchi Pinheiro kaj vizitadas la lernejon infanoj ok ĝis dek-dujaraĝaj, de la 3-a ĝis la 7-a serio de la fundamenta instruo.

Esperanto instruota en la municipaj lernejoj de Ubá – Projekto de Miguel Poggiali Gasparoni, la Leĝo 2941, subskribita de la urbestro Narciso Paulo Michelli, publikigita en “Atos Oficiais”, de la 9-a de decembro 1999, enkondukas Esperanton, nedevige, en la municipaj lernejoj de Ubá.

Referencoj[redakti | redakti fonton]