Ubuntu (linukso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ubuntu (filozofio).
Ubuntu
center Logotipo de Ubuntu
Ekrankopio de Ubuntu


Ubuntu 11.04 Natty Narwhal kun Unity kaj Dash en Esperanto

Evoluiganto: Canonical Ltd.
Ubuntu-Fondaĵo
Familio: Linukso
Fonta kodo: Malfermita kodo
Lasta versio: 17-a de oktobro 2013: 13.10 "Saucy Salamander"[1]
Kernotipo: Modula Linuks-kerno
Licenco: ĉefe GPL
Subteno: aktiva
Retpaĝo: ubuntu-eo.org
ubuntu.com
v  d  r
Information icon.svg
Citaĵo
« Ubuntu: linux for human beings »   « Ubuntu: Linukso por homaj estaĵoj »
— Oficiala slogano de Ubuntu[2]

Ubuntu ([uːˈbuːntuː][3], zulue [ùbúntú] - "homeco") aŭ Ubuntuo, etika afrika termino, estas operaciumo lanĉita en 2004[4] kaj baziĝita sur Debiano.

Financita de Canonical Ltd, ĉi tiu operaciumo estis publikigita kiel libera programaro sub permesilo GNU GPL kaj ĝi estas senkosta kaj libere ŝanĝebla. La konceptinto estas Mark Shuttleworth, sudafrika entreprenisto, kiu subtenigas la liberan programaron per financoj. Fakte, la nomo Ubuntu devenas el antikva afrika vorto, kiu signifas "Homeco al aliuloj", aŭ "Mi estas tio, kio mi estas danke al tio, kio ni ĉiuj estas".

La 1-an de julio 2005 formiĝis Ubuntu-Fondaĵo, havanta komencan kapitalon je dek milionoj da dolaroj[5], kies celo estas la evoluigo de la distribuaĵo, en la kazo, ke Canonical Ltd ĉesigas aktivecojn[6]. La fondaĵo aktuale estas dormanta[7].

Nomo[redakti | redakti fonton]

La koncepto de Ubuntu priskribita de Nelson Mandela

La nomo Ubuntu devenas el antikva zulua vorto (laŭvorte: Homeco). La vorto estas uzita en zulua diro "umuntu ngumuntu ngabantu", tradukebla kun "Mi estas tio kio mi estas dank'al tio kio ni ĉiuj estas".[8]

La celo estas alporti tiun ideon al la mondon de la komputiloj, tial la komunumo estas tre aktiva en la evoluo de Ubuntu.[9]

Ĉefaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝita labortablo en Ubuntu 8.04 beta
La kubo en Compiz-Fusion
Alia grafika efekto de Compiz-Fusion

Ubuntu estas linuksa distribuaĵo baziĝita sur la labortabla ĉirkaŭaĵo GNOME. Ĝi estas projektita por havi simplan, intuician kaj samtempe kompletan kaj potencan fasadon. La plej gravaj ecoj estas la uzadsimpleco, la rekonado kaj la subteno de aparataro, la liberajmalfermkodaj programaroj, regulare ĝisdatigitaj[10], kaj serio de iloj por grafika administrado. Ekzistas ankaŭ pluraj administradiloj kaj oni povas administri ilin kaj aparte kaj unuigite per Ubuntu Control Center, simila al agordilaro de Vindozo aŭ al Mandriva Linukso Control Center aŭ al YaST de OpenSUSE.

La desktop-versio estas realigita por solvi la plej oftajn agadojn de normala uzanto, ekzemple la retumadon, la administradon de dokumentoj kaj de aŭdviddosieroj, amuzadon kaj komunikadon.

Sistempostuloj[redakti | redakti fonton]

Subtenataj arĥitekturoj[redakti | redakti fonton]

Ubuntu oficiale suportas la platformojn x86, AMD64 kaj EM64T[11].

La oficiala suporto de la platformo PowerPC estis interrompita ekde la 7.04-versio[12], dume la suporto de UltraSPARC estis interrompita ekde la 8.04 LTS versio.

Historio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La unua eldono de Ubuntu okazis je la 20-a de oktobro 2004. Ĝi estis porokaza derivaĵo de la projekto Debiano[4]. Oni faris tion por ke nova versio aperu je ĉiu duonjaro[13], ĉar la eldonistoj taksis ke tia aperritmo estas oportuna (Debian mem havas pli longan aperritmon). Ubuntu-eldonoj ĉiam enhavas la plej lastan eldonon de GNOME kaj aperas je unu monato post la apero de GNOME[14]. Malsame al antaŭaj distribuaĵoj bazitaj sur Debian, ekzemple Xandros, kiuj dependis de fermitaj programaroj kaj kromaĵoj, la agmaniero de Ubuntu estas pli simila al tiu de Debian kaj plejparte uzas liberajnmalfermkodajnprogramarojn[15].

La pakaĵoj de Ubuntu plejparte estas bazitaj sur pakaĵoj de Debian. Ili havas la saman .deb formaton kaj la samajn aplikaĵojn por instali pakaĵojn: APT kaj Synaptic.

Ubuntu estas financata de Canonical Ltd.. Je la 8-a de julio 2005 Mark Shuttleworth kaj Canonical Ltd. anoncis la kreon de la Ubuntu-Fondaĵo kaj provizis kiel komencan financon 10 milionojn da usonaj dolaroj. La celo de la fondaĵo estas certigi la subtenadon kaj evoluigadon de estontaj versioj de Ubuntu, sed je 2006 ĝi ne estis aktiva. Mark Shuttleworth klarigis ke la fondaĵo utilu iam, kiam Canonical eble ĉesos funkcii.

Versioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de Ubuntu-eldonoj.
Tri ekzempleroj de KD de distribuaĵo.

Nova versio de Ubuntu estas publikigata je ĉiu ses monatoj (nur la versio 6.06 estis publikigita kun malfruo de du monatoj)[16][17].

Ĉiu publikigita versio havas oficialan nomon kaj kodan nomon dum la evoluigo. La oficiala nomo estas kiel Ubuntu XX.YY: XX estas la jaro de eldono kaj YY la monato (ekzemple 10.04 estis publikigita en aprilo 2010). La koda nomo dum la evoluigo priskribas la karakterizaĵon kaj la karakteron, kiujn tia versio havos. La koda nomo estas kiel adjektivo+besto, kun la sama komenclitero en aboca sinsekvo, kiel "Lucid Lynx" por tiu versio[18].

Periodo de subteno[redakti | redakti fonton]

Ĉiu versio estas subtenata oficiale de Canonical dum 18 monatoj kun flikaĵoj kaj ĝisdatigoj, escepte de LTS-versioj (Long Term SupportLongperioda Subteno), kiuj havas pli longan periodon de subteno.

LTS-versio estas pli stabila, pli tradukita kaj pli polurita. Ĉi tiuj versioj - kiel la versio 10.04 "Lucid Lynx" - havas periodon de subteno de 3 jaroj por tablaj komputiloj kaj 5 jaroj por serviloj. Mark Shuttleworth asertis, ke onte oni volas publikigi unu LTS-version je ĉiu du jaroj[19].

Devenigitaj distribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oficialaj KD de Ubuntu, Kubuntu kaj Edubuntu.

Estas pluraj kaj oficialaj kaj neoficialaj distribuaĵoj devenigitaj el Ubuntu. Ofte, variaĵoj el Ubuntu instalas malsaman pakaĵaron kaj utilas por lokaj bezonoj, kiujn Ubuntu ne povas plenumi (kiaj asimilado, naciaj aŭ specifaj aplikaĵoj).[20]

Ĉiu oficiala variaĵo havas la povon instali programarojn inkluditajn en aliaj distribuaĵoj, aldonante deponejojn de Ubuntu (ekzemple, Kubuntu povas instali pakaĵojn por Xubuntu). Ĉi tiuj malsamaj distribuaĵoj estas programitaj de teamoj programistaj por malsamaj fakoj, kiuj enmetas rilatajn trajtojn en siaj distribuaĵoj.

Oficialaj devenigitaj distribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rekonataj devenigitaj distribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj devenigitaj versioj estas oficiale rekonitaj de Canonical, pro sia signifa kontribuo al la evoluigo de Ubuntu[27]:

Kreado de propra distribuaĵo[redakti | redakti fonton]

Per programaroj kiel Ubuntu Customization Kit, UNetBootin, RemastersysReconstructor oni povas krei personajn startkapablajn diskojn de Ubuntu, aldonante trajtojn aŭ forigante neuzatajn programarojn.

Komunumo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj uzantoj povas kontribui al Ubuntu, helpante al la evoluo, ekzemple raportante aŭ korektante cimojn, sugestante novajn ideojn aŭ helpante la novajn uzantojn. Kelkaj agadoj estas sponsoritaj de Canonical[31], kiu kunordigas la formadon de naciaj teamoj por la suporto, evoluo kaj helpado, nomigataj Local Community Team (ankaŭ LoCo Team, esperante: "Loka komunmteamo"), provizante materialojn, helpado kaj senkostan gastigo[32].

La ĉefaj agoj por kontribui estas:

  • Evoluigo: per Launchpad ĉiu programisto povas enmeti karakterizaĵojn aŭ evolui kodon de ĉiu aplikaĵo per la sistemo de revizia marko Bazaar[33][20].
  • Dokumentado: oni povas dokumenti ĉiujn aplikaĵojn proprlingve per internaciaj aŭ lokaj forumoj aŭ per Launchpad per la projekto Rosetta)[34].
  • Tradukado: oni povas kontribui al la tradukado de aplikaĵoj per internaciaj aŭ lokaj forumoj aŭ per Launchpad[35][36]
  • Suporto: la novaj uzantoj povas esti helpita sur Launchpad aŭ sur forumoj[37].
  • Novaj ideoj: per Launchpad aŭ per oficiala retejo oni povas peti por novaj karakterizaĵoj aŭ specifaj petoj pri novaj opcioj de ontaj versioj de Ubuntu. La programistoj uzas la sugestojn por projekti la ontajn karakterizaĵojn de sia distribuo[38]. Ekde februaro 2008 "Ubuntu brainstorm" estis kreita por enteni ideojn, deziroj kaj sugestojn de la uzantoj[39].

Sukcesoj kaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

La uzado kaj la popoleco de Ubuntu stabile pligrandiĝas de 2004. Ĝi estis la plej vizitita Linkusa distribuo sur Distrowatch en 2005[40], 2006[41], 2007[42] kaj 2008[43]. Mark Shuttleworth diris, ke en 2006 la uzantoj de Ubuntu estus ĉirkaŭ 8 milionoj tutmonde[44].

Ubuntu en 2005 estis elektita de la legantoj kiel la plej bona distribuaĵo en la LinuxWorld Conference and Expo (Tutmonda ekspozicio kaj konferenco pri Linukso) okazanta en Londono[45]. Ĝi ricevis kritikojn de enretaj eldonoj kaj de gazetaro[46][47][48]. Ubuntu gajnis ankaŭ en 2007 la Infoworld Bossie Award kiel "la plej bona malfermkoda operaciumo"[49]. Ankoraŭ en 2008 Ubuntu estas rekonita kiel "la plej bona distribuo" de la Readers' Choice Awards de Linux Journal[50].

Rilato al Debiano[redakti | redakti fonton]

Kelkaj programistoj de Debiano plendis pro inicia manko de referencoj sur la oficiala retejo de Ubuntu, kvankam la pakaĵoj de Ubuntu devenas el Debiano. Aliaj programistoj plendis mankon de informoj pri libera programaro. Post la raporto de ĉi tiuj malkongruoj, la oficiala retejo vaste raportas la rilaton inter Ubuntu kaj Debiano.

Dua nesolvita disputo inter la du distribuaĵoj estas nekompleta diverĝo de kelkaj pakaĵoj de Ubuntu, kiuj ne povas esti instalitaj sur Debiano, kvankam ili uzas la finaĵon Deb.[51]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj en.
  2. Sloganaj ideoj en. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
  3. Oftaj demandoj en. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
  4. 4,0 4,1 Historio de Ubuntu en. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
  5. New Ubuntu Foundation Announced en. Alirita la 23-a de aprilo 2011.
  6. The Ubuntu Foundation en. Alirita la 24-a de februaro 2008.
  7. Ubuntu FAQ. Funding en.
  8. Afrikaj radikoj de Ubuntuj en. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
  9. [2007] Ubuntu linux For Dummies. "At its core, Ubuntu means that the members of a community take care of each other and the community itself. The creators of Ubuntu linux took this philosophy of commitment to community to drive their creation." 
  10. Our Philosophy en. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
  11. Supported Architectures en. Alirita la 3-an de januaro 2009.
  12. Technical Board Decision - February 2007 en. Alirita la 3-an de januaro 2009.
  13. TimeBasedReleases en. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
  14. Releases en. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
  15. Our Philosophy en. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
  16. Releases en. Alirita la 22-a de februaro 2008.
  17. La eldono de nova versio estas sinkronigita kun GNOME: Ubuntu estas publikigita unu monaton post GNOME, por ke Ubuntu havu stabilan GNOME kaj X.Org, ĉar ankaŭ GNOME estas publikigata unu monaton post X.Org.
  18. DevelopmentCodeNames en. Alirita la 22-a de februaro 2008.
  19. DevelopmentCodeNames en. Alirita la 29-a de marto 2008.
  20. 20,0 20,1 [2006] "Ubuntu-Related Projects", The Official Ubuntu Book, Prentice Hall en. 
  21. Kubuntu en. Alirita la 22-an de februaro 2008.
  22. Edubuntu en. Alirita la 22-an de februaro 2008.
  23. Ubuntu Mobile en. Alirita la 22-an de februaro 2008.
  24. Ubuntu Server Edition en. Alirita la 22-an de februaro 2008.
  25. Ubuntu Server Edition JeOS en. Alirita la 22-an de februaro 2008.
  26. El la versio Intrepid Ibex oni povas instali Ubuntu Server JeOS, tajpante F4 en la menuo de la antaŭinstalado de Ubuntu Server
  27. 27,0 27,1 Ubuntu Derivatives en. Alirita la 22-an de februaro 2008.
  28. Gobuntu en. Alirita la 22-an de februaro 2008.
  29. Xubuntu en. Alirita la 22-an de februaro 2008.
  30. Lubuntu en. Alirita la 22-an de februaro 2008.
  31. Contribuire it. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  32. (2006) "Teams, Processes, and Community Governance", The Official Ubuntu Book en. New Jersey, USA: Prentice Hall. 
  33. Retejo por la evoluo de Ubuntu en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  34. Documentation Team en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  35. Esperanto-Tradukad-Teamo sur Launchpad en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  36. Esperanto-Tradukad-Teamo sur oficiala vikio de Ubuntu en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  37. Ubuntu Forums en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  38. Idea Pool en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  39. Ubuntu brainstorm en. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
  40. DistroWatch 2005 en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  41. DistroWatch 2006 en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  42. DistroWatch 2007 en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  43. DistroWatch 2008 en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  44. Linux: Ubuntu Founder On Desktop Innovation en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  45. (PDF) LinuxWorld Expo UK 2005 en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  46. Review: Ubuntu 7.10 Gutsy Gibbon en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  47. Linux in Government: Linux Desktop Reviews, Part 6 - Ubuntu en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  48. First Look: Ubuntu 7.10 Desktop Linux en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  49. Best of open source in platforms and middleware en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  50. Readers' Choice Awards 2008 en. Alirita la 5-an de novembro 2009.
  51. Ubuntu vs. Debian, reprise en. Alirita la 5-an de novembro 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Angle
  • Benjamin Mako Hill; Jono Bacon; Corey Burger; Jonathan Jesse; Ivan Krstic, The Official Ubuntu Book, Prentice Hall PTR, 2006. ISBN 978-0-13-243594-9
  • Thomas Keir, Beginnig Ubuntu Linux. From Novice to Professional, Apress, 2007. ISBN 1-59059-820-2
  • Paul G. Sery, Ubuntu linux for dummies, John Wiley And Sons Ltd, 2007. ISBN 0-470-12505-5
  • Andrew Hudson; Paul Hudson, Ubuntu 7.10 Linux Unleashed, Sams, 2008. ISBN 978-0-672-32969-2
  • Dan Bell, The Ubuntu Handbook, Emereo Pty Limited, 2009. ISBN 978-1-74244-180-1
France
  • Didier Roche, Simple comme Ubuntu. v 7.10. À la découverte de Linux, In Libro Veritas, 2007. ISBN 978-2-35209-095-3
  • Gilles Chamillard, Ubuntu. Administration d'un système Linux, Eni éditeur, 2009. ISBN 978-2-7460-4684-9
Itale
  • Thomas Keir, Linux Ubuntu. La grande guida. Con Cd-Rom, Milano, Mondadori Informatica, 2006. ISBN 88-6114-011-4
  • Benjamin Mako Hill; Jono Bacon; Corey Burger; Jonathan Jesse; Ivan Krstić, Linux Ubuntu. La guida ufficiale. Con DVD-ROM, Apogeo, 2006. ISBN 88-503-2549-5
  • Ubuntu Linux. Da Windows a Linux... e ritorno! Con CD-ROM, Future Media Italy, 2006. ISBN 88-89261-37-4
  • Simone Brunozzi; community di www.ubuntusemplice.org, Ubuntu Linux semplice. Guida a Ubuntu Linux per tutti. Aggiornato alla versione 6.10, rgb PersonalTech, 2007. ISBN 978-88-6084-032-5
  • Bill Childers; Jonathan Oxer; Kyle Rankin, Ubuntu Linux. Trucchi e segreti, Tecniche Nuove, 2007. ISBN 978-88-481-1979-5
  • Aida Temic, Linux Ubuntu. Una parola, una comunità, un sistema operativo a misura d'uomo, Apogeo, 2007. ISBN 978-88-503-2626-6
  • Evi Nemeth; Snyder Garth; R. Hein Trent, Linux. Manuale per l'amministratore di sistema, Pearson Education Italia, 2008. ISBN 88-7192-386-3
  • Grant Rickford, Ubuntu Linux. Linux facile per tutti, Tecniche Nuove, 2009. ISBN 978-88-481-2338-9
  • Flavia Weisghizzi; Luca Ferretti, Ubuntu Linux 9.10. Guida compatta, con CD, Hoepli, 2009. ISBN 978-88-203-4409-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]