Saltu al enhavo

Udías

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Udías
municipality of Cantabria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 945  (2023) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 20′ N, 4° 15′ U (mapo)43.338333333333-4.2469444444444Koordinatoj: 43° 20′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 181 m [+]
Areo 19,64 km² (1 964 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Udías (Kantabrio)
Udías (Kantabrio)
DEC
Situo de Udías
Udías (Hispanio)
Udías (Hispanio)
DEC
Situo de Udías

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Udías [+]
vdr
Municipa teritorio de Udías, norde de Kantabrio.

Udías [Udías] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Okcidenta Marbordo, kvankam ĝi mem ne havas marbordon.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Sunhorloĝo en la preĝejo de Pumalverde (Udías, Cantabria).
La Hayuela (Udias).

Ĝi limas norde kun Alfoz de Lloredo kaj Comillas, okcidente kun Valdáliga kaj sudoriente kun Cabezón de la Sal. Udías estas sur tereno dominita de montetoj kun kelkaj grotoj kie ŝatantoj de speleologio povas praktiki ĝin. Estas ankaŭ iama minzono.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Pumalverde, je 50 km de la regiona ĉefurbo Santandero.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Por areo de 19,64 km² estas 930 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 600 loĝantojn el la 1930-aj jaroj akirinte tiom el la 1900-aj jaroj.

La 930 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Canales, Cobijón, La Hayuela, El Llano, Pumalverde (ĉefurbo), Rodezas, Toporias, Valoria kaj La Virgen.

Ĝi formis parton, kun la municipoj de Alfoz de Lloredo, Comillas kaj Ruiloba, de la Valo de Alfoz de Lloredo, en la komunumo Merindad de Asturias de Santillana, ĝis la formado de modernaj municipoj. La Valo de Alfoz de Lloredo estis unu de la konstituantoj de la Provinco de la Naŭ Valoj (1630), kaj poste de la Provinco Kantabrio.

Jam en 943 evidentiĝis eklezia hegemonio de la zono. Menciindas donacoj de San Román kaj San Pedro de Toporias al la tiam monaĥejo de Santa Juliana en Santillana del Mar, abatejo kiu kontrolis la okcidentan areon de la kantabra marbordo. Dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj ĝi apartenis al la nobelaj familioj Lasso de la Vega kaj Mendoza (Íñigo López de Mendoza, Markizo de Santillana).

Dum la dua duono de la 19-a jarcento kaj la tuta 20-a jarcento estis minagado.

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed translokiĝis al turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la montaraj pejzaĝoj, apuda marbordo kaj iom pli fora Nacia Parko Picos de Europa kaj la kuirarta turismo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]