Udino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Udine
komunumo de Italio • urbo
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia (2005)
Provinco UD Udine (2005)
Geografia situo 46° 4′ N, 13° 14′ O (mapo)46.06666666666713.233333333333Koordinatoj: 46° 4′ N, 13° 14′ O (mapo)
Alto super marnivelo 113 m
Areo 56 (2005) km²
Loĝantaro 97 808 (2023)
Loĝdenso 1711 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Campoformido, Pasian di Prato, Pavia di Udine, Povoletto, Pozzuolo del Friuli, Pradamano, Reana del Rojale, Remanzacco, Tavagnacco (2005)
Patrono sanktuloj Ermacora kaj Fortunato
Festa tago 12-a de julio (2005)
Nomo de loĝantoj udinesi
Poŝtkodo 33100
Imposta kodo L483
Kodo laŭ ISTAT 030129
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo http://www.comune.udine.it
Loko en mapo
vdr

Udine estas urbo en Italio en la regiono Friulo-Venecio Julia (46° 04'N, 13° 14'E), ĉefurbo de samnoma provinco meze de Friula regiono. Ĝi havas 96.758 loĝantojn (2005) kaj areon de 56 km2, kvankam se oni konsideras ankaŭ la antaŭurbo la nombro atingas ĉirkaŭ 167.000, ĝia meza alto super maro 113 metroj.

En la friula lingvo la urbo nomiĝas Udin, en la slovena Videm.

La urbo estis fondita en 983, historia ĉefurbo de la regiono Friulo, ĝi estis sub regado de Venecia Respubliko kaj Aŭstria Imperio ĝis aliĝo al Itala Reĝlando en 1866.

Tie oni povas trovi gravajn monumentojn kiel la Kastelo kiu dominas la urbon aŭ la Katedralo kaj vidindas ankaŭ la elegantaj placoj Libertà kaj San Giacomo, centro de la urbo.

Esperanto

En 1907 aperis en Udine la gazeto Esperanta Abelo. Ekde multaj jardekoj en la urbo aktivas la loka grupo Nova Espero. Inter la lastatempe pli konataj urbaj esperantistoj estas la kanzonisto Emanuele Rovere.

Partneraj urboj

Ĝemelurboj de Udine estas:

Eksteraj ligiloj

greke oficiala urba retejo greke paĝo pri la urbo en la friula dialekto de la itala