Uetikon ĉe la lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Uetikon (stacidomo).
Uetikon ĉe la lago
Blazono de Uetion
Blazono de Uetion
Uetikon ĉe la lago en la jaro 1794, gravuraĵo de Heinrich Bruppacher
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Meilen
Koordinatoj  47° 16′ 2″ N 8° 40′ 39″ O / 47.26722 °N, 8.67750 °O / 47.26722; 8.67750 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 2″ N 8° 40′ 39″ O / 47.26722 °N, 8.67750 °O / 47.26722; 8.67750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5561
Areo 3,49 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 8707
Komunumkodo 0159
Mapo de Uetikon ĉe la lago
vdr

Uetikon ĉe la lago (germane Uetikon am See) estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 5561 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Uetikon situas inter Meilen kaj Rapperswil ĉe la ora bordo de la Lago de Zuriko sur la okcidenta deklivo de la montoĉeno Pfannenstiel. La bona klimato ebligas vinkultivadon kaj donas al la komunumo privilegian loĝsituon kun bela vido al la lago kaj la Alpoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Männedorf pasas la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Meilen al Rapperswil, kiu estis konstruita en la jaro 1894, kaj per ĝi kaj buslinio al Uster la komunumo estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de Uetikon datiĝas el la jaro 1263. Uetikon apartenis en la mezepoko al la regejo Wädenswil. La Libersinjoroj de Wädenswil cedis la regadoj kaj jurisdikcion pri la vilaĝo en la jaro 1287 al la ordeno de la Johanitoj. 1408 sukcesis elaĉeti sin de la servuto de la Johanitoj kaj en la jaro 1549 la urbo Zuriko aĉetis la regadon de Wädenswil. Ek de tiam Uetikon apartenis al la kamparvoktdistrikto Wädenswil. Ĉefa bienposedanto tradicie estis la Granda Monaĥejoen Zuriko. dum la Helveta Revolucio la ligo inter Uetikon kaj Wädenswil estis rompita. La komunumo estis atribuita al la distrikto Meilen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]