Ufa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ufa
ruse: Уфа
urbo
Vasta panoramo de Ufa
Oficiala nomo: Уфа
Lando Rusio Rusio
Regiono Baŝkirio
Rivero Belaja
Supermara alteco 150 m s. m.
Koordinatoj 54° 44′ 00″ N 55° 58′ 00″ O / 54.73333 °N, 55.96667 °O / 54.73333; 55.96667 (mapo)
Areo 707,93 km² (70 793 ha)
Loĝantaro 1 074 900 (2010)
Denseco 1 518,37 loĝ./km²
Fondita 1574
 - statuso de urbo 1586
Urbestro Irek Iŝmuĥametoviĉ Jalalov
Horzono YEKT (UTC+6)
Poŝtkodo 450-450999
OKATO 80 401
Kodo +7 347
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Baŝkirio
Situo enkadre de Baŝkirio
Situo enkadre de Baŝkirio
Vikimedia Komunejo: Ufa
Retpaĝo: http://www.ufacity.info/

Ufa (ruse Уфа [ufá], baŝkire Öfö, tatare Efä) estas milionurbo en Rusio (kie ĝi estas la 11-a plej granda urbo), la ĉefurbo de Baŝkirio.

Moskeo en Ufa
Ortodoksa preĝejo en Ufa
Riverbordo de Ufa

Bazaj informoj

Geografio

Ufa troviĝas en la suda parto de la lando, apud Uralo, en valo de rivero Belaja (Blanka, Белая) (kiu enfluas en riveron Kama (Кама)), ĉe la enfluo en ĝin de riveroj Ufa (Уфа) kaj Djoma (Дёма).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 54° 44′ N 55° 58′ O / 54.733 °N, 55.967 °O / 54.733; 55.967 (mapo)Koordinatoj: 54° 44′ N 55° 58′ O / 54.733 °N, 55.967 °O / 54.733; 55.967 (mapo){{#coordinates:}}: cannot have more than one primary tag per page.

Historio

La urbon oni fondis en 1574 lige kun la ekrego de la baŝkira teritorio fare de Rusio. Tiam unue provizora fortikaĵo konstruiĝis. Ufa havas statuson de urbo ekde jaro 1586. Ekde 1919 ĝi estas ĉefurbo de la supre menciita aŭtonomio, post la socialismo ankaŭ religia centro de muslimoj. En Ufa ŝtata universitato funkcias.

La 3an de junio de 1989 du moviĝantaj trajnoj okazigis sparkojn kiuj eksplodigis naturan gason el gasdukto ĉe Ufa. Estis ĉirkaŭ 645 mortintoj.[1][2]

Ekonomio

Industrio de Ufa naskiĝis nur en la 19-a jarcento. En 1925 oni komencis produkti turbinojn por flugmaŝinoj, ekde 1942 diversajn gumojn, nuntempe plastojn.

Trafiko

Ekde 1870 la ŝipado, ekde 1892 la fervojo ekfunkciis, kiel transsiberia fervojo. Ufa havas internacian flughavenon. En la urbo tramoj, aŭtobusoj, troleoj kaj ekde 2011 supozeble metroo liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Famuloj

Esperantistoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Destruida una planta de gas en Argelia tras una explosión que ha dejado 27 muertos
  2. Accidentes Históricos Catastróficos Universitat Rovira i Virgili (Tarragona).