Ugadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aparta sesgusta miksaĵo 'Ugadi paĉĉadi'

Ugadi [ugaadi] aŭ Yugadi [jugaadi] (kannade: ಯುಗಾದಿ; telugue: ఉగాది, యుగాది; konkane kaj marathe: युगादि) estas la Novjara Tago por la loĝantoj de la dekkana altebenaĵo de Barato. La nomoj devenas de la sanskritaj vortoj juga (epoko) kaj aadi (komenco): do, la komenco de nova epoko. Pro la fakto, ke la hindua kalendaro estas lunsuna, Ugadi okazas je malsamaj tagoj ĉiujare. La kalendaro Saka komenciĝas per la monato Ĉejtr (martofino-aprilkomenco laŭ la gregora kalendaro). Ugadi estas la unua tago de la nova jaro.

La festivalo havas malsamajn nomojn en diversaj partoj de Barato. Ugadi aŭ Yugadi (en la gubernioj Andhra-Pradeŝo, Karnatako, kaj Telangano); Gudi Padva (marathe: गुढी पाडवा) en Goao kaj Maharaŝtro; Thapna en la regiono Marwar, en la gubernio Raĝasthano; Cheti Chand en la regiono Sindh; Sajibu nongma panba en la gubernio Manipuro. Oni festas ĝin ankaŭ en Maŭricio (Ougadi) kaj en Bali, Indonezio (Nyepi).

Inter la ritoj de la novjaro estas la manĝado de aparta miksaĵo kiu nomiĝas telugue Ugadi paĉĉadi (ఉగాది పచ్చడి) kaj kannade Bevu-bella (ಬೇವು-ಬೆಲ್ಲ). La miksaĵo konsistas el nematuraj mango-pecoj, floroj de barata siringo, sukero, salo, tamarindo kaj pipro, entute ses gustoj kun simbolaj signifoj.

Oni ankaŭ redonas la hinduan almanakon en kiu oni prognozas la eventojn de la venonta jaro.