Ugarito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ugarito estis fenica civito kaj grava komerca centro dum la bronzepoko en norda Sirio. En 1928 paŝtista knabo hazarde retrovis ĝin. En 1930 francaj arkeologiistoj komencis sistemajn fosadojn. Ili trovis multajn historie gravajn objektojn.

Skriba kulturo

Precipe gravaj estas la arĥivoj de tekstoj en akada lingvo kaj kojnoskribo. Krom traktatoj kaj aliaj leteroj al aliaj ŝtatoj - kiuj donas gravajn informojn pri la tiamaj politikaj ĉirkonstancoj - oni skribis ankaŭ pri mitoj, kultoj kaj religiaj ideoj.

Ekde la 14-a jarcento antaŭ Kristo oni uzis ankaŭ alfabetan kojnoskribon. Temas pri la plej aĝaj tekstoj, en kiuj oni uzis alfabeton. Nur duonan jarmilon poste la fenicoj portis ĝin al Eŭropo.

Rete legeblas

Eposoj el Antikva Ugarito: Baal kaj Anat, Krt, Aqht. El la ugarita tradukis Donald Broadribb.