Ugni molinae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
ĉilia gujavo
Ugni molinae.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj “Myrtaceae “
Genro: Ugni
Ugni molinae
Turcz.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Ugni molinae, Ĉilia mirtoĈilia gujavo (sinonimoj: Myrtus ugni Mol., Eugenia ugni (Mol.) Hooker et Arnott, Ugni poeppigii Berg, U. philipii Berg; U. ugni (Mol.) Macloskie, U. myrtus Macloskie) estas plantspecio el la familio de Mirtacoj. En la mapuĉa lingvo ĝi havas la nomom Uñi kaj en la hispana murtamurtilla. Ĝi estas malproksime parenca al la gujavo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĉilia gujavo estas ĉiamverda arbedo, kiu atingas alton de 1 ĝis 2 m. La kruce kontraŭsidaj simplaj folioj estas brile malhelverdaj ovo- ĝis lancetformaj kun bone videbla ensinkinta meza ripo. La planto odoras arome, kiam ĝi estas disfrotita. La limbo estas 1,4 ĝis 3,6 cm longa kaj 0,8 cm ĝis 2 cm larĝa. [1]

Sub la floroj staras du etaj, mallarĝaj brakteoj. La floroj aperas en la malfrua printempo. la pendantaj, duseksaj, malgrandaj kvar- ĝis kvinnombraj floroj havas grandecon de 5 ĝis 8 mm. La kaliko estas kunkreskinta. La blankaj ĝis purpurkoloraj petaloj estas sonorilformaj. Ekzistas 40 ĝis 60 de 2 ĝis 4 mm longaj stamenoj. La stiluso estas 4 ĝis 5 mm longa. Ĝi havas hipoginan ovarion.

La amaso de la floroj kaj la riĉeco de nektaro allogas multegajn abelojn, ki estas la ĉefa polenadiganto.

fruktoj

La malgrandaj, duonglobaj beroj havas diametron de 5 ĝis 15 mm. Ili maturiĝas meze de somero kaj havas malhelruĝan ĝis purpuran koloron. La kaliko restas kiel ĉe vera gujavo. La semoj havas diametron de 1,5 ĝis 2 mm. Por superi la dormancon la semoj devas trapasi fazon de malsekeco kaj malvarmeco (stratifikado), la ĝermado estas epigea.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La planto estas indiĝena en suda Ĉilio kaj la apudlimaj regionoj de Argentino. Ĝi estas plantita kiel frukt- kaj ornamarbusto i.a. en Britio, Aŭstralio (Tasmanio) kaj Novzelando.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Oni utiligas la fruktojn en Ĉilio. Tie oni metas la fruktojn en aguardiente (ĉilia brando) por spici ĝin. Eblas fari marmeladon kaj kune kun cidonio deserton. La gusto similas al cidonio aŭ arbara fragoj.

En 1844 la botanikisto kaj plantokolektanto William Lobb enkondukis la planton en Anglio. Ĝi estas kultivata en Novzelando kaj Tasmanio. La surmerkatigo okazas sub la nomoj „New Zealand cranberry“ aŭ „Tazziberry“.[2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flora Chilena. hispane
  2. www.chilepotenciaalimentaria.cl La inigualable murtilla agarra vuelo.html hispane