Ugo de' Borgognoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ugo da Lucca
(1180-1258)
Ugo de' Borgognoni kaj lia filo Teodoriko de Borgognoni, ambaŭ italaj kirurgoj.
Ugo de' Borgognoni kaj lia filo Teodoriko de Borgognoni, ambaŭ italaj kirurgoj.
Persona informo
Naskiĝo 1180
en Lucca,  Italio
Morto 1258
en Bolonjo,  Italio
Alma mater Universitato de Bolonjo, Medicina Lernejo de Salerno
Familio
Infanoj Teodorico de' Borgognoni vd
Profesio
Okupo kuracisto • kirurgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ugo de' Borgognoni (1180-1258) estis itala kuracisto, konsiderata unu el la plej grandaj majstroj pri kirurgio de la Mezepoko. Li havis kvar infanojn (Teodoriko, Uberto, Veltro kaj Francesco), el kiuj Teodoriko de' Borgognoni (1205-1298), lia disĉiplo, same kiel lia patro, estis brila kirurgo.

Dum militkruco, kiun li partoprenis, li konstatis ke la vundoj pli bone resaniĝis, kiam lavitaj per vino ("Spongiasomnifera") aŭ boligitaj substancoj, kaj kovritaj per puraj tukoj kaj tuj suturitaj. Ĉi-metodo anticipis en multaj jarcentoj la malkovron de la antisepsio, kaj tute ne ricevis ajnan konsideron kaj estis praktikata de malmultaj escepte de lia filo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Inter 1218 kaj 1221 li akompanis la bolonjan armeon en Krucmilito, en Egiptio kaj Sankta Lando. Li estas konsiderata fondinto de la kirurgia lernejo de Bolonjo, kaj tri el liaj filoj estis kuracistoj. La kirurgo Bruno da Longobucco (1200-1286) kaj aŭtoro de la verko "Chirurgia", estis ankaŭ lia lernanto, en Bolonjo.

Borgonjono disvolvis kaj aplikis specialajn terapeŭtikajn aparatojn en ekstremaj frakturoj kaj luksacioj. Liaj kemiaj konoj limiĝis al aplikado de la hidrargo en la kuracado de pluraj haŭtomalsanoj kaj same li transdonis al sia filo Teodoriko la teknikon pri sublimigo de la arseno.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]