Uhtred la Kuraĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uhtred la Kuraĝa
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 999 (0999-11-30)
Morto 30-an de novembro 1015 (1015-11-30) (16-jaraĝa)
Subskribo Uhtred la Kuraĝa
Familio
Patro Waltheof of Bamburgh
Frat(in)o Eadwulf Cudel
Edz(in)o Ecgfrida • Ælfgifu
Infanoj Eadwulf III of Bamburgh • Ealdred of Bamburgh • Ealdgyth (?)
Okupo
Okupo magistrato • oficiro
vdr

Uhtred (aŭ Uchtred) la Kuraĝa estis grafo de Northumbria de 1006 al 1016, kiam li estis mortigata. Li estis filo de Waltheof la 1-a, grafo de Bernicia, kies familio regis Bernicia ekde la malfrua 9-a jarcento.

En 995, kiam la restaĵoj de Sankta Cuthbert estis movataj de Chester-le-Street al Durham, Uhtred helpis la monaĥojn de Durham prepari lokon por la konstruo de nova katedralo fondita de episkopo Aldhun. Uhtred edziĝis al Ecgfrida, filino de Aldhun, kaj post la edziĝo ricevis plurajn bienojn antaŭe posedatajn de la eklezio.

En 1006 Malkolmo la 2-a invadis Northumbria kaj sieĝis Durham. Tiumomente la danoj disrabadis sudan Anglion kaj pro tio la angla reĝo Ethelred la Malpreta ne povis sendi soldatojn por helpi la northumbrianojn. Waltheof tro aĝis por batali, kaj restis en sia kastelo ĉe Bamburgh. Aelfhelm, grafo de Jorko, ne sendis soldatojn. Uhtred kunigis armeon kaj tute venkis la skotojn. Virinoj de Northumbria lavis la fortranĉitajn kapojn de skotoj kaj ricevis po unu bovino kontraŭ ĉiu kapo. Oni metis la kapojn sur fostoj sur la muroj de Durham. Ethelred aranĝis la mortigon de Aelfhelm kaj nomumis Uhtred grafo de Northumbria (malgraŭ ke lia patro ankoraŭ vivis) kaj de Jorko. Uhtred forsendis sian edzinon Ecgfrida, kaj edziĝis al Sige, filino de riĉa civitano de Jorko.

En 1013 Sven Forkbarba invadis Anglion, kaj velis al Gainsborough. Tie Uhtred omaĝis al Sven. Ethelred la Malpreta fuĝis al Normandio. Tamen la 2-an de februaro 1014 Sven mortis kaj Ethelred revenis al sia regno: Uhtred denove omaĝis al Ethelred, kaj trian fojon edziĝis, al Aelfgifu, filino de Ethelred.

En 1016 Uhtred subtenis Edmundo Ironside kiu militis en Cheshire kontraŭ la danoj. Dume Kanuto la 1-a invadis Jorkŝiron kun granda armeo. Konsciante ke mankis al li la rimedoj kontraŭi Kanuton, Uhtred agnoskis lin kiel reĝo de Anglio. Sed, eble post kiam li denove subtenis Edmundon Ironside, Kanuto alvokis lin kaj aranĝis lian survojan mortigon.

Uhtred kaj Ecgfrida havis almenaŭ unu filon, Ealdred (mortigita en 1038), kiu sekvis lin kiel grafo de Bernicia. Li kaj Sige havis filon, Eadulf, kiu regis Bernicia de 1038 al sia morto en 1041. Osulf, filo de Eadulf, regis la graflandon de 1041 al 1067, kiam li estis mortigata. Uhtred kaj Aelfgiful havis filinon, Ealdgyth, kiu edziĝis Maldred, frato de Dunkano la 1-a: ŝia filo Gospatric estis grafo de Northumbria de 1068 al 1072.