Uitenhage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uitenhage
urbego
Administrado
Poŝtkodo 6229 • 6230
Demografio
Loĝantaro 103 639  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 45′ S, 25° 24′ O (mapo)-33.7525.4Koordinatoj: 33° 45′ S, 25° 24′ O (mapo) [+]
Alto 103 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Uitenhage (Sud-Afriko)
Uitenhage (Sud-Afriko)
DEC
Uitenhage
Uitenhage
Situo de Uitenhage

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uitenhage [+]
vdr


Uitenhage estas grandurbo (antaŭurbo de Port Elizabeth) en Sud-Afriko, en provinco Orienta Kablando.

Uitenhage estas trovebla en la sudorienta landparto ĉe Port Elizabeth

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Uitenhage situas en la sudorienta parto de la lando. Port Elizabeth troviĝas 28, Kaburbo 645, Durbano 686, Richards Bay 842, Soweto 867, Johanesburgo 880, Pretorio 937 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Uitenhage estis establita en 1804. La loknomo venis de "Jacob Abraham Uitenhage de Mist" nederlandano, komisaro. En 1877 la urbeto ricevis statuson municipo. En 1985 la polico malfermis fajron al funebra procesio, mortigante kelkajn senarmajn homojn. En 2001 la urbego estis integrigita kun Port Elizabeth.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Uitenhage estas konata pro fabriko Volkswagen, kio estas la plej granda aŭtofabriko en tuta Afriko.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Uitenhage situas laŭ la fervoja linio ligante Port Elizabeth-on al interno de la lando. Tiun linion sekvas ankaŭ ĉefvojo. Alia vojo kuras al laŭmarborda ĉefvojo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Uitenhage la averaĝa temperaturo varias inter 15-22 °C. Jare pluvas ĉ. 500–600 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Nederlando Alkmaar, Nederlando

Fontoj[redakti | redakti fonton]