Ukraina Aer-Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukraina Aer-Armeo
emblemo
flago
aerarmeo
Komenco 17-a de marto 1992 vd
Lando(j) Ukrainio vd
Sidejo Vinico
Posedatoj Horodok vd
vdr

Ukraina Aer-Armeo (ukraine Повітряні Сили Збройних Сил України (ПС ЗСУ)) estas unu el kvar, krom Terarmeo, Mararmeo kaj Operacaj Fortoj, specoj de Armitaj Fortoj de Ukrainio.

La Aerfortoj fondiĝis la 17-an de marto 1992. Ilia bazo estis la 24-a Aviad-Armeo de Sovetaj Aerfortoj, kiu rezidis en Vinico.

Ukraina Aer-Armeo konsistas el pli ol 800 atakaviadiloj (plus pli ol 400 trejnaj) kaj pli ol 600 helikopteroj kaj 55 mil personoj de surtera skipo. Limigita buĝeto por renovigoj kaŭzis algrundiĝon kaj konservadon de la plimulto de aviadiloj. Tio rezultiĝis ankaŭ de amasa foriro de pilotoj, kiuj ne povis esperi kontentigajn enspezojn. El 50 aviadaj bazoj funkciantaj en Sovetunio postrestis nur 18.

Historio[redakti | redakti fonton]

Armea aviado de la ukraina ŝtato fondiĝis kune kun establo de la militfortoj de Ukraina Popola Respubliko novembre 1917.

Depost 1990 sur la teritorio de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kadre de Ruĝa Armeo estis:

  • 42% de la aviado de fora atingo
  • 25% de fronta aviado
  • 23% de transporta aviado
  • 17% de ĉasaviadila viado.

Tie restantaj unuoj ricevis pro sia strategia loko la plej modernan armilaron.

Persona skipo nombris 122 000 soldatojn kaj post la disfalo de Sovetunio estis tria forto post Usono kaj Sovetunio, disponante 44 bombaviadilojn povantaj transporti nukleajn armilojn.

Dudekunua jarcento[redakti | redakti fonton]

De aprilo 2014 Aerfortoj de Ukrainio estis uzitaj batale dum la milito en Donbaso en orienta Ukrainio kontraŭ porrusaj separistoj kaj rusaj solduloj. Ukrainaj fortoj perdis i.a. 5 sturmajn Su-25.

Oktobre 2015 el 14 specoj i.a. militservis ĉasaviadila MiG-29 - 37, transporta Il-76 - 19, sturma Mi-24 - 34.

La situacio pliboniĝis dum la lastaj jaroj pro kunlaboro kun NATO.

Unuan tagon de la invado de Rusio en Ukrainion, la 24-an de februaro Ukraina Aer-Armeo dum la intensaj atakoj de la malamiko pafalterigis 9 atakaviadilojn, en tio 2 modernajn bombaviadilojn SU-34. Dum la unuaj tri semajnoj de tiu invado la Ukraina Aer-Armeo kune kun kontraŭaviada defendo pafalterigis ĉ. 200 aviadilojn kaj helikopterojn, kaj 444 tankojn (kunlabore kun Teritoria Defend-Armeo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tomasz Szulc. Siły Powietrzne Ukrainy (Aerfortoj de Ukrainio). „Nowa Technika Wojskowa”. Nr 7-8/93, 1993. Magnum-X. ISSN 1230-1655.
  • Sebastian Zagdański. Ukraińskie siły powietrzne (Ukrainaj aerfortoj). „Lotnictwo”, maj 2014. Magnum-X. ISSN 1732-5323. 5/2014.
  • Jacek Fiszer, Jerzy Gruszczyński, Siły Powietrzne Ukrainy, p. 16-27, en: "Lotnictwo. Aviation International", 3/2022, ISSN 2450-1298

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]