Ukraina Nacia Akademio de Sciencoj
Aspekto
La Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio (ukraine Національна академія наук України) estas ukrainia akademia scienca institucio fondita en 1918. Ĝi estas unu el la ses ukrainaj ŝtataj akademioj kaj estas la plej granda publika scienca esplorinstitucio en Ukrainio.
Ĝi kunigas ukrainajn sciencistojn, kiuj povas havi membran aŭ korespondan statuson, same kiel eksterlandajn esploristojn, kaj havas 14 esplorsekciojn en la kampoj de matematiko, fiziko, biologio, ekonomio, kaj homaj sciencoj. Je la 1-a de januaro 2008, la akademio havis 43 349 membrojn, inkluzive de 19 024 sciencistoj.
Ĝia ĉefsidejo situas en la urbo Kievo, ĉe numero 57 Volodimir-strato, kontraŭ la historia konstruaĵo de la Pedagogia Muzeo.



