Ukraina Popola Respubliko
| Ukraina Popola Respublika | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Українська Народна Республіка | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| flago | blazono | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| historia lando • aŭtonoma administra teritoria ento • suverena ŝtato • ekzilregistaro • suverena ŝtato • popolrespubliko • neagnoskita ŝtato | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
karbovanec
hrivno | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||

Ukraina Popola Respubliko (ukraine Українська Народна Республіка) estis la unua ukraina nacia ŝtato de moderna epoko. La Ukrainia Centra Konsilio sub gvido de Miĥajlo Hruŝevskij deklaris sendependecon de Ukrainio en januaro de 1918 en Kijivo kaj en februaro okazis jam aparta pactraktato ("Panpaco") kun la Centraj potencoj. En la sekvaj perturboj, disigis la Centraj potencoj la Centran Rada-n je la 29-a de aprilo 1918 kaj enpotencigis novan registaron de hetmano Pavlo Skoropadskij kiel novan Prezidenton de Ukrainio, dum Simon Petljura iĝis ministro pri militaferoj.
La UPR staris dekomence en batalo kontraŭ la sovetamika registaro en Ĥarkivo, kiu fondigis en decembro 1917 rusiaj bolŝevistoj.
Dum la Enlanda milito, la bolŝevistoj okupis Kievon la 14-an de januaro 1919 kaj deklaris la fondon de Ukraina SSR la 10-an de marto 1919. Sed la Ukraina Popola Respubliko tamen plu ekzistis ĝis 1921.
la registaro de la Ukraina Popola Respubliko decidis malfrue de 1919 ke ĝi fordonos la teritorion de la okcidenta parto Okcident-Ukraina Popola Respubliko interŝanĝe al alianco kun Pollando kontraŭ Sovetia Rusio. En la Traktato de Rigo de la 18-a de marto 1921 inter Pollando, la Ukraina SSR kaj la Rusia SSR agante en nomo de la Belorusa SSR, la teritorio de la Okcident-Ukraina Popola Respubliko venis fine de 1921 definitive al Pollando.
Existis dum la Sovetia-Ukrainia Milito. La UPR-parlamento estis en ekzilo. Post la sendependecdeklaro en 1991, la lasta prezidanto de la ekzilregistaro transdonis potencon al la nova registaro de Ukrainio.
