Romanova ŝoseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romanova ŝoseo
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 77,4 km
Situas en:: Jalta municipo,
Aluŝta municipo
Foto
La Romanova ŝoseo sur Gurzufa altebenaĵo
La Romanova ŝoseo sur Gurzufa altebenaĵo
La Romanova ŝoseo sur Gurzufa altebenaĵo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
vdr
Nikita montpasejo.
Romanova ŝoseo sur la Gurzufa altebenaĵo.
Ventpavilono (ĉe la suda flankvojo de la ŝoseo sur la Gurzufa altebenaĵo).

Romanova ŝoseo (ankaŭ Romanova vojo, P34, T0109) estas montara vojo en Krimeo, Ukrainio. Ĝi komenciĝas en Jalto (Masandro), supreniras al la Nikita altebenaĵo (kie troviĝas la plej alta punkto de la vojo — la Nikita pasejo, 1448 m.), poste iras sur la Gurzufa altebenaĵo kaj Gurzufa kresto, poste ĝi malsupreniras sur la nordaj deklivoj de la Babugana altebenaĵo kaj per la Ĉuĉela pasejo trafas en la Aluŝtan valon. La vojo estas tre mallarĝa kaj serpentuma; ĝia longo estas 77,4 km.[1] La pli granda parto de la vojo situas sur la teritorio de la Krimea naturrezervejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1857 apud la fonto Savluĥ-Su (kiu nun troviĝas en la teritorio de la Aluŝta municipo) oni fondis la monaĥejon de sanktaj Kosmo kaj Damiano[2]. Komence de la 1880-aj jaroj apud la monaĥejo oni konstruis la ĉas-domon por imperiestro Aleksandro la Tria; en 1896 la apudaj arbaroj estis deklaritaj kiel cara ĉasejo (la t. n. Beŝuja ŝtata arbara somerdomo).

Por mallongigi la veturtempon el Jalto (kie troviĝis someraj ripoz-domoj de Aleksandro la Tria kaj Nikolao la Dua) al la cara ĉasejo en 1910 oni komencis konstruadon de la pli mallonga vojo el Jalto al Aluŝto tra Nikita altebenaĵo (la unuan gvidon de la laboroj faris arbaristo A. F. Skorobogatij[2]). En la jaro 1912 oni finkonstruis la unuan parton de la vojo inter Masandro kaj la Nikita altebenaĵo (kie nun situas la arbar-gardejo Ruĝa Ŝtono)[2]. La trafiko sur la ŝoseo estis lanĉita la 23an de oktobro 1913 (laŭ la julia kalendaro)[2]. La vojo ricevis tradician nomon laŭ la familinomo de la rusaj caroj.

Dum la sovetia tempo la vojo estis uzata por bezonoj de somerdomoj kaj ĉasejoj, kiuj apartenis al la altrangaj politikistoj kaj situis en la teritorio de la nuna Krimea natura rezervejo. La lasta granda riparado de la vojo estis farita en 1956-57[2], samtempe oni konstruis la faman Ventpavilonon[3][4], kiu prezentas 6-metran kolonejon sub kupolo, starantan tuj ĉe la abrupta suda deklivo de la Gurzufa altebenaĵo.

Ekde 1991 la pli granda parto de la ŝoseo apartenas al la teritorio de la Krimea natura rezervejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ŝoseo komenciĝas en la loĝloko Masandro. Ĝi serpentume supreniras al la Nikita altebenaĵo, kie troviĝas ĝia plej alta punkto — la Nikita pasejo (1448 m. super la marnivelo). Poste ĝi pasas sur la Gurzufa altebenaĵo (kie troviĝas malgranda flankvojo al la Ventpavilono) kaj malrapide malsupreniras sur la nordaj kaj nord-okcidentaj deklivoj de la Gurzufa kresto kaj la Babugana altebenaĵo. Post la Ĉuĉela montpasejo (kiu situas inter la monto Malgranda Ĉuĉelo kaj nordaj deklivoj de la Babugana altebenaĵo) la ŝoseo malsupreninras en la Aluŝtan valon.

El ĉ. 77 kilometroj de la ŝoseo 45 kilometroj situas en la teritorio de la Krimea natura rezervejo, tial la ŝosejo estas fermita por ordinaraj vizitantoj. La veturado laŭ la ŝoseo estas ebla nur post akiro de la oficiala permeso en la administrejo de la rezervejo.

Romanova ŝoseo (pli ĝuste — la Nikita pasejo) estas la plej alta asfaltita voj-punkto de Ukrainio[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Regionaj aŭtovojoj de Ukrainio (ruse). autoprofi.ua. Arkivita el la originalo je 2010-12-13. Alirita 2013-05-06.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 La Romanova vojo 95-jariĝas! (ruse). 2000.net.ua (2008-10-31). Arkivita el la originalo je 2013-05-12. Alirita 2013-05-06.
  3. Ventpavilono (ruse). uginfo.com. Alirita 2013-05-06.
  4. Ventpavilono. Vidindaĵo de Krimeo. (ruse). gate.crimea.ua. Arkivita el la originalo je 2013-08-20. Alirita 2013-05-06.
  5. Interesaj faktoj pri Krimeo (ruse). suntime.com.ua. Alirita 2013-05-06.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]