Ukrainio en la Somera Olimpiko 2024
| Ukrainio en la Olimpikoj | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
| Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
| 140 sportistoj en 22 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
| Flagoportanto | Miĥailo Romanĉuk kaj Elina Svitolina (inaŭguro) Parviz Nasibov (Парві́з Насі́бов) kaj Ljudmila Luzan (Людмила Лузан) (fermo) |
|||||||||||
| Medaloj Rango: #22 |
oro 3 |
arĝento 5 |
bronzo 4 |
sumo 12 |
||||||||
| Olimpika historio | ||||||||||||
| Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
| 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
| Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
| 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
| Aliaj parencaj aperoj | ||||||||||||
La sportista teamo de Ukrainio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 8-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Ukraina Olimpika Komitato.

Konkuris sume 140 ukrainaj atletoj en 22 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la naĝisto Miĥailo Romanĉuk (ukraine Михайло Романчук) kaj la tenisistino Elina Svitolina (ukraine Еліна Світоліна).[1] En la solena fermo la flagoportantoj estis la sportistoj Parviz Nasibov (ukraine Парві́з Насі́бов) kaj Ljudmila Luzan (ukraine Людмила Лузан).
La teamo sume atingis 12 medalojn, 3 orajn, 5 arĝentajn kaj 4 bronzajn, kaj sekve ricevis la 22-an rangon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la Ukraina Olimpika Komitato (ukraine kaj angle)

| ||||||
