Ukulelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ukulelo estas korda muzika instrumento, kiu havas (kutime) kvar nilonajn kordojn, inter 12 kaj 23 fretojn en ĝia kolo, kaj estas plukata per la fingroj aŭ plektro. Ĝi estas precipe uzata en la folklora muziko de Havajo, de kie ĝi originas, sed kelkfoje ĝi estas ankaŭ ludata en popo, pli malofte en ĵazo (tie precipe fusiono). Ankaŭ ekzistas elektraj ukuleloj, ties sonoj estas ekprenataj de elektromagneta tonprenilo. La tono de la instrumento estas tielmaniere amplifikebla kaj do reproduktebla en diversaj kvalitoj.

Agordoj

La ukulelo estas agordata diversmaniere laŭ grandeco kaj mezuro:

  • soprana: A D F# B (klasika agordo) aŭ G C E A
  • koncerta : G C E A
  • tenora  : G C E A
  • baritona : D E G A

Historio

La ukulelo verŝajne aperis en Havajo en 1879, kiam portugalaj varŝipoj alvenis al la insularo kaj alportis folkloran portugalan muzikilon nomatan Cavaquinho (kavakinjo). La insulanoj sekve kopiis ĉi tiun portugalan muzikilon, sed kreis iliajn proprajn agordojn, formojn kaj ludmanierojn.


Ŝablono:Ĝermo-muziko