Ulič

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulič
hungare: Utcás, rutene: Уліч
municipo
Oficiala nomo: Ulič
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Montaro Bukovské vrchy
Riveroj Zbojský potok, Ulička
Situo Ulič
 - alteco 245 m s. m.
 - koordinatoj 48° 57′ 43″ N 22° 25′ 27″ O / 48.96194 °N, 22.42417 °O / 48.96194; 22.42417 (mapo)
Areo 25,147 km² (2 514,7 ha)
Loĝantaro 1 017 (31.12.2005)
Denseco 40,44 loĝ./km²
Nacia parko Nacia parko Poloniny
Unua skribmencio 1451
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 67
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj SV
NUTS 520934
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Ulič
Retpaĝo: www.ulic.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Ulič estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio en distrikto Snina. Ĝi troviĝas en montaro Bukovské vrchy. Ĝi estas la plej granda kaj samtempe natura centro de la plej orienta anguleto de Slovakio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Teritorio de vilaĝo troviĝas ĉe slovak-ukrainia limo en la montara valkaldrono de Ulič, proksime ĉe ĉefa montoĉeno de Karpatoj. Tra la vilaĝo fluas rivereto Zbojský potok kaj rivereto Ulička, kiuj elfontas ĉe slovak-pola limo kaj sub la vilaĝo kunfluas. Norde ĝi najbaras kun vilaĝo Uličské Krivé, sude kun Ukrainio. Snina troviĝas 30 km for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1492. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al aliaj nobelaraj familioj. Origina kastelo de 19-a jarcento esis nenigita en la jaro 1967. Restas nur partoj de kastela parko. En 1910 loĝis en la vilaĝo preskaŭ mil da precipe rutenoj. Ĝis Traktato de Trianon Utcás apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Ulič 1078 da homoj, (765 slovakoj, 227 rutenoj, 49 ciganoj, 29 ukrainoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

Parto de vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny, la vilaĝo mem kuŝas en ŝirma zono de ĉi nacia parko. Sur la teritorio kuŝas protektita teritorio - naturrezervejo Uličská Ostrá.