Ulica Sergeja Ejzenŝtejna (Monorelo de Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

130

Ulica Sergeja Ejzenŝtejna
ruse Улица Сергея Эйзенштейна
monorail station
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Ostankinskij (Nord-Orienta administra arondismento)
Geografia situo 55° 49′ 45″ N, 37° 38′ 42″ O (mapo)55.829237.6449Koordinatoj: 55° 49′ 45″ N, 37° 38′ 42″ O (mapo)
Ulica Sergeja Ejzenŝtejna (Moskvo)
Ulica Sergeja Ejzenŝtejna (Moskvo)
DEC
Ulica Sergeja Ejzenŝtejna
Ulica Sergeja Ejzenŝtejna
Ulica Sergeja Ejzenŝtejna
Situo de Ulica Sergeja Ejzenŝtejna
Map
Ulica Sergeja Ejzenŝtejna
Ecoj
Tipo Unurela fervojo
Kajoj 1
Historio
Malfermo 20-a de novembro 2004
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Moskvo
Kodo 199
Linio Monorelo de Moskvo
Antaŭa stacio Posta stacio
Vistavoĉnij Centr
vdr

Ulica Sergeja Ejzenŝtejna (ruse Улица Сергея Эйзенштейна) estas la orienta finstacio de la Monorelo de Moskvo. Ĝi situas en la distrikto Ostankinskij de la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita la 20-an de novembro 2004 samtempe kun aliaj 4 stacioj de la Monorelo de Moskvo (ĉiuj krom la suda finstacio Timirjazevskaja kiu estis malfermita 9 tagojn poste). Ĝi komencis funkciadon en "ekskursa modo". Nur du trajnoj veturis sur la linio, la intervalo inter trajnoj estis de 30 minutoj kaj la stacio estis malfermita de la 10:00 ĝis la 16:00 horo. La vojaĝantoj povis aliri la trajnojn nur en stacio Ulica Sergeja Ejzenŝtejna.

La 10-an de januaro 2008 la linio komencis regularan funkciadon akceptante vojaĝantojn kaj ebligante al ili aliri trajnojn en ĉiuj stacioj de la linio. La kosto de la bileto estis ankaŭ malaltigita de 50 al 19 rubloj.

Elirejoj[redakti | redakti fonton]

Estas du elirejoj al Strato Sergeja Ejzenŝtejna kaj Pasejo 1-a Selskoĥozjajstvennij. La kombinita aŭtobus- kaj trolebus-haltejo por linioj 154 kaj 48 respektive kaj pavilonoj 69 kaj 70 de la Tutrusia Ekspozicia Centro troviĝas apude.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtobuso: 154
  • Trolebuso: 48

Utilaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La stacio estas malfermita de la 07:00 ĝis la 23:00 horo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Режим работы станций и вестибюлей. Arkivita el la originalo je 2011-11-17. Alirita 2015-11-25.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]