Fugger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ulrich Fugger)

Fugger estas germana komerca kaj bankista dinastio, kiu regis en la komerca vivo de Eŭropo, en la 15-16-aj jarcentoj. Ili evoluigis kapitalisman ekonomian vidpunkton kaj influis eĉ politikan vivon de la kontinento.

La familian dinastion fondis en 1367 la ŝvaba teksisto Hans Fugger en Augsburg. La diligenta Fugger edziĝis dufoje, ambaŭfoje edzinigante filinon de la tiama gvidanto de la teksista gildo, tiel li ricevis urbajn civitajn rajtojn kaj liberan entreprenan rajton. Li iĝis membro de la 12-membra gilda konsilio kaj membro de la urba granda konsilio. Post lia sukcesa agado kaj morto en 1408, liaj filoj (Andreas kaj Jakob) transprenis la familian komercon. La du filoj lernis pli frue la oran metiarton, ili disigis la entreprenon en 1454.

Kvankam Andreas kaj liaj posteuloj estis pli entreprenemaj kaj akiris rapide grandan posedaĵon, ili bankrotis en 1499, ĉar ili troentreprenis kaj perdis juĝproceson. Tiu branĉo de la Fugger-familio estas la Fugger vom Reh (kapreola Fugger) loĝis poste en suda, meza kaj orienta parto de Germanio.

Jakob edzinigis en 1441 filinon de moner-prega majstro. La bopatro bankrotis post tri jaroj, pro tio Jakob pli atenteme entreprenis kaj riĉiĝis per elteno kaj forta laboro. Li iĝis en 1463 membro de la komerca gildo, mortis en 1469. Li havis sep filojn, el kiuj Ulrich kaj Georg sukcese evoluigis la internaciajn kontaktojn, interesojn de la entrepreno. Ili ricevis en 1473 lilian blazonon, tiel oni nomas tiun branĉon de la familio Fugger von der Lilie. Ili traktis – helpe de la pli maljuna frato, Markus, vivanta en Romo – la enspezojn de la papa kortego, ricevita pro vendo de la indulgencaj slipoj. Inter 1508 kaj 1515, ili luis la rajton pri monfarado, en Romo.

Ulrich kaj Georg fondis propran agentejon en venecia palaco de la germanaj komercistoj. Ili plej juna frato („Riĉa”) Jakobo la 2-a – kiu komence estis intruata al pastro – lernis en tiu urbo (ekde1478) modernan librotenadon. Li transprenis en 1485 gvidadon de la Fugger-agentejo de Innsbruck kaj kun bona komerca sento aliĝis al ekspluato de la minejoj en Tirolo, donis longtempajn kreditojn al ĉefprinco Sigismundo, kaj reĝo Maksimiliano la 1-a. Ĉar ili akiris grandegajn profitojn, la Fugger-oj financis minadon en Silezio. Tie Jakobo – kun helpo de minista spertulo – akiris lurajtojn de la kuprominejoj de Banská Bystrica, en 1495. La minejoj evoluis al grava centro.

La Fugger-oj fondis en 1494 kun 54.385 orforinto sian unuan komercan entreprenon, ili duobligis la komencan kapitalon post du jaroj, kiam Jakobo konvinkis la princepiskopon Brixen aliĝi al la projekto. Celo de Jakobo estis akiri kupromonopolon, tiel li fondis metalfandejojn en Hohenkirchen kaj Fuggerau (nun en Aŭstrio, nomumita post la familio) kaj vendoreton en Eŭropo (gravis la agentejo en Antverpeno).

Jakob vivis sen heredonto, elprovis ĉiun tipon de la komercado, laboris muteme kaj obstine kaj ampleksigis sian posedaĵon. Li akiris en 1514 eĉ la grafan titolon, ricevita de Maksimiliano la 1-a, kies ĉefa financa apoganto li estis ekde 1490.

Li helpis surtroniĝon de posteulo de Maksimiliano, Karolo la 5-a per tio, ke li pruntis pli ol duonon de la elektaj kostoj (544.000 oroj). Li pruntis eĉ al Henriko la 8-a (1516), tiel ankaŭ li iĝis lia apoganto.

Fugger spezis multan monon por diversaj konstruaĵoj, el kiuj la plej grava estas la Fuggerei, la plej malnova sociala instituto de la mondo. Ĝi estas aro de malgrandaj domoj, en kiuj povis loĝi malriĉaj familioj por malalta liprezo. Jakobo mortis en 1525 kaj heredigis 2.032.652 orojn al Anton Fugger, kiu fermane direktis la asocion. Antono geedziĝis en 1527 kun Anna Rehlinger, kiu naskis kvar filojn.

Antono monpruntis al Karolo la 5-a, Ferdinando la 1-a, Filipo la 2-a. Li apogis mone la militon de la katolika imperiestro – laŭ lia diro „pecunia nervus bellorum” – kaj tio gravis ne la bataloj kontraŭ la protestantoj.

Li gajnis profitegojn per vendo de teksaĵo en Anglio, dum la profito de minejoj en Tirolo kaj Hungario malpliiĝis, Antono tiel vendis la minejon de Besztercebánya en 1547. Li provis trovi aliajn profitdonajn minejojn, sed sen grandaj sukcesoj. Liaj sukcesoj estis la importado de spicaĵoj kaj la hungara griza bovo.

Li kolektis je 1546 la orsumon de 5.100.000, plej grandan kapitalon de la asocio. La sano de Anton Fugger malboniĝis kaj li ne trovis konvenan heredonton, tiel li provis plu agadi en la komerco. Post lia morto en 1560, oni analizis lian kapitalon kaj trovis krom la posedaĵo de 5.600.000, potulojn kontraŭ li en sumo de 5.400.000 oroj.

La asocion plu funkciigis plej aĝa filo de Fugger sed kun pli modesta sukceso. La asocio de la Fugger-oj malfondiĝis post la tridekjara milito.

La familio povas esti dankema al bienaĉetoj de Jakob kaj Anton Fugger, kio ebligis retenon de la riĉeco. La tri branĉoj de la familio estas

  • grafoj Fugger-Kirchberg de Oberkirchen
  • princoj Fugger-Glött de Kirchheim
  • princoj Fugger-Babenhausen de Babenhausen