Umar ibn al-Ĥattab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Umar ibn al-Khattab)
Saltu al: navigado, serĉo
La nomo de Umar kun arabskriba kaligrafio.
Multaj moskeoj portas la nomon de Umar, kiel tiu ĉi en Betlehemo.

Umar ibn al-ĤattabUmar la 1-a, arabe أبو حفص “الفاروق” عمر بن الخطاب aŭ ankaŭ OmarOmaro (naskiĝis ĉirkaŭ 577581 en Mekao; mortis en la 3a de Novembro 644) estis kunulo de la islama profeto Mohamedo kaj iĝis dua kalifo de Islamo post Abu Bakr en 634. Li estas ano de la klano Banu Ad de la tribo de Kurajŝoj. Li estis unu el plej povegaj kaj influaj islamaj kalifoj (sukcedantoj) en la historio.[1]

Konvertinto al Islamo dum la 6-a jaro post la unua revelacio de Mohamedo li pasigis 18 jarojn en kamaradeco de Mohamedo, nome li iĝis sahabo. Li sukcedis post Abu Bakr la 23-an de aŭgusto 634 kiel la dua kalifo de la Raŝiduna Kaliflando, kaj ludis signifan rolon en Islamo. Sub Umar la islama imperio kreskis kun senprecedenca rapideco regante la tutan Sasanidan Persian Imperion kaj pli ol du trionojn de la Orienta Romia Imperio.[2] Liaj leĝdonaj kapabloj, lia ekonomipolitika kaj administra kontrolo de rapide kreskanta imperio famigis lin. Li estis mortbatita fare de persa kaptito.

Li estis kompetenta islama juristo konata pro sia pia kaj justema naturo, kiu havigis al li la epiteton Al-Farooq ("tiu distinganta inter pravo kaj malpravo"). Li estas foje aludita kiel Umar la 1-a fare de historiistoj de Islamo, ĉar ankaŭ posta umajida kalifo, Umar la 2-a, portis tiun nomon. Laŭ Sunaistoj, Umar estis la dua plej granda inter la Sahaboj post Abu Bakr.[3][4][5]

Dum la regado de Umar, la kaliflando etendiĝis je senantaŭaĵa komparo. Liaj atakoj kontraŭ la Sasanida Imperio rezultis en la konkero de Persio en malpli ol du jaroj (642–644).[6] Laŭ la juda tradicio, Umar interrompis la kristanan malpermeson kontraŭ Judoj kaj permesis ilin veni en Jerusalemon por preĝadi.[7]

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Umar naskiĝis en Mekko ĉe la klano Banu Adi, kiu estis respondeca por arbitrado inter triboj.[8] Lia patro estis Ĥattab ibn Nufajl kaj lia patrino estis Hantama bint Hiŝam, el la tribo de Banu Maĥzum. Ŝajne li apartenis al mezklasa familio. En sia junaĝo li zorgis pri la kameloj de lia patro en la ebenaĵoj ĉe Mekko. Lia komercista patro famis pro sia inteligento inter sia tribo. Umar mem diris: "Mia patro, Al-Ĥattab estis senpasia homo. Li kutimis laborigi min forte; sed mi ne laboris li kutimis frapi min kaj laborigi min ĝis forlaciĝo."[9]

Kvankam legokapablo estis malofta en antaŭislama Arabio, Umar lernis legi kaj skribi en sia junaĝo. Kvankam li mem ne estis poeto, li disvolvigis amon por poezio kaj literaturo.[10] Laŭ la tradicio de Kurajŝoj, ankoraŭ dekiomjarulo, Umar lernis luktoarton, ĉevalrajdadon kaj luktadon. Li estis alta, fizike povega kaj renoma luktanto.[10][11] Li estis ankaŭ lerta oratoro kiu sukcedis sian patron kiel arbitro inter triboj.[12]

Umar iĝis komercisto kaj faris kelkajn veturojn al Bizanca Imperio kaj al Persio, kie ŝajne li renkontis kun fakuloj kaj analizis la orientromian kaj persan sociojn. Kiel komercisto li estis nesukcesa.[10][13] Kiel aliaj ĉirkaŭ li, Umar drinkis en siaj antaŭ-islamaj tagoj.[14]

Dum vivo de Muhammad[redakti | redakti fonton]

Komenca malamikeco al Islamo[redakti | redakti fonton]

En 610 Muhammad ekpredikis la mesaĝon de Islamo. Kiel multaj aliaj en Mekko, Umar kontraŭis al Islamo kaj li eĉ minacis murdi Muhammad. Li decidis defendi la tradician politeisman religion de Arabio. Li estis persista kaj kruela je sia kontraŭeco al Muhammad kaj tre elstara je persekutado de islamanoj.[15] Li rekomendis la murdon de Muhammad.[16] Li firme kredis je la unueco de la Kurajŝoj kaj vidis la novan religion Islamo kiel kaŭzo de divido kaj malkonkordo.[15]

Pro tiu persekutado, Muhammad ordonis al kelkaj siaj sekvantoj migri al Abisenio. Ĉar malgranda grupo de islamanoj ja migris, Umar priokupiĝis pri la estonta unueco de la Kurajŝoj kaj decidis ke Muhammad estu murdita.[17]

Konverto al Islamo[redakti | redakti fonton]

Parto de serio

Islamo
Mosque02.svg
Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Vahabismo) • ŜijaismoSufismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Umar konvertiĝis al Islamo en 616, unu jaron post la migrado al Abisenio. Tiu historio estas rakontata en laverko de Ibn Iŝak nome Sīrah. Survoje al murdo de Muhammad, Umar trafis sian amikon Na'eem bin Abdullah kiu sekrete estis konvertinta al Islamo sed ne estis dirinta tion al Umar. Kiam Umar informis le li planas murdi Muhammad, Na'eem timis la aferon.

Laŭ Muhammad al-Buĥari, "Dum Umar estis hejme timante, venis Al-'As bin Ŭail As-Sahmi Abu 'Amr kiu estis klara malamiko de Muhammad, portante broditan mantelon kaj ĉemizon kun silkaj bordoj. Li estis el la tribo de Bani Sahm kiuj estis niaj aliancanoj dum la antaŭ-islama periodo de nesciado. Al-'As diris al 'Umar 'Kio estas malbona al vi?' Li diris, 'Via popolo plendas ke ili moritgus min se mi iĝas islamano.' Al-'As diris, 'Neniu damaĝos vin post mi donis al vi mian protekton.' Tiele Al-'As eliris kaj trafis la popolon kriantan en la tuta valo. Li diris, 'Kien vi iras?' Ili diris, 'Ni volas Ibn Al-Ĥattab kiu konvertiĝis al Islamo.' Al-'As diris, 'Neniu rajtas tuŝi lin.' Tiele la popolo retiriĝis."[18]

Umar estis plenumema homo kaj klopodis fari kion li diris. Por maldirekti lian atenton, Nuaim demandis al li pri lia propra hejmo kie lia fratino kaj ŝia edzo estis konvertiĝinta al Islamo. Post alveni al ŝia hejmo, Umar trovis sian fratinon kaj bofraton Saeed bin Zaid (kuzo de Umar) recitantajn la versojn de Korano el surao Ta-Ha.[19] Li ekkverelis kun sia bofrato. Kiam lia fratino venis helpi sian edzon, li ankaŭ ekkverelis kun ŝi. Tamen ŝi obstine diris "vi povas mortigi nin sed ni ne forlasos Islamon". Post aŭdi tiujn vortojn, Umar frapis sian fratinon tiom forte ke ŝi falis surgrunden elsangante el sia buŝo. Kiam li vidis kion li ĵus faris al sia fratino, li trankviliĝis kulpece kaj petis al sia fratino kion ŝi estis recitanta. Ŝia fratino respondis nee kaj diris "Vi estas malpura, kaj neniu malpura persono povas tuŝi la Skribaĵon." Li insistis, sed ŝia fratino ne estis preparita permesi al li tuŝi la paĝojn se li ne purigus sin. Umar fine rezignis. Li purigis sin kaj poste eklegis la versojn kiuj estis: Vere, mi estas Allaho: ne estas Dio se ne Mi; tiele servu (nur) Min, kaj establu regulan preĝon por Mia memoro (Korano 20:14). Li ploris kaj deklaris, "Certe tiu estas la vorto de Allaho. Mi portas ateston ke Muhammad estas la Mesaĝisto de Allaho." Aŭdinte tion, Hadhrat Ĥabbab venis el interno kaj diris: "Ha, Umar! Kontentigaj novaĵoj por vi. Hieraŭ Muhammad preĝis al Allaho, 'Ha, Allaho! Plifortigu Islamon per ĉu Umar aŭ Abu Jahl, tiu kiun Vi preferos.' Ŝajne tiu lia preĝo estis respondita por via favoro."[20]

Umar tiam iris al Muhammad kun la sama glavo per kiu li intencis murdi lin kaj akceptis Islamon antaŭ li kaj liaj kompanoj. Umar estis 27jaraĝa kiam li akceptis Islamon.[21]

Post sia konverto, Umar iris informi la ĉefon de Kurajŝoj, nome Amr ibn Hiŝam, pri sia akcepto de Islamo. Laŭ unu rakonto, Umar poste malferme preĝi ĉe Kaabo dum la Kurajŝestroj, Amr ibn Hishām kaj Abu Sufjan ibn Harb, registre rigardis kolere.[22] Tio poste helpis la islamanojn akiri fidon por praktiki Islamon malferme. Tiam Umar eĉ defiis ĉiun ajn kiu kuraĝu haltigi islamanoj el preĝado, kvankam neniu kuraĝis intermetiĝi ĉe Umar kiam li malferme preĝis.

La konverto de Umar al Islamo garantiis povon al islamanoj al al Islama religio en Mekko. Post tiu okazaĵo islamanoj preĝis malferme en Masjid al-Haram por la unua fojo. Abdullah bin Masoud diris,

Citaĵo
 Alveno de Umar al Islamo estis nia venko, lia migrado al Medino estis nia sukceso, kaj lia regado beno el Allaho. Ni ne faris preĝojn en la Moskeo Al-Haram ĝis Umar estis akceptinta Islamon. Kiam li estis akceptinta Islamon, la Kurajŝoj devis permesi al ni preĝi en la Moskeo.[23] 

Migrado al Medino[redakti | redakti fonton]

En la jaro 622, pro sekureco havigita de Jatribo (poste renomita Medīnat an-Nabī, aŭ simple Medina), Muhammad ordonis al siaj sekvantoj migri al Medino. Plej islamanoj remigris nokte timante reziston fare de Kurajŝoj, sed Umar laŭ registroj jam forlasis malferme tion dumtage dirante: "Iu ajn kiu volas vidvinigi sian edzinon kaj orfigi siajn filojn venu kaj renkontu min ĉe tiu klifo."[24][25] Umar migris al Medino akompane de sia kuzo kaj bofrato Saeed ibn Zaid.[21]

Vivo en Medino[redakti | redakti fonton]

Kiam Muhammad alvenis en Medinon, li parigis ĉiun el la enmigrantoj (muhajir) kun po unu el la loĝantoj de la urbo (ansari), kaj tiele kunigis Muhammad ibn Maslamah kun Umar farante ilin fratoj en fido. Poste en la regado de Umar kiel kalifo Muhammad ibn Muslamah iĝos Ĉefa Inspektisto de la Trezoro. Islamanoj restis en paco en Medino dum proksimume unu jaron antaŭ la Kurajŝoj organizis armeon por ataki ilin.

En 624 Umar partoprenis en la unua batalo inter islamanoj kaj Kurajŝoj de Mekko, t.e. la Batalo de Badr. En 625 li partoprenis en la Batalo de Uhud. En la dua fazo de la batalo, kiam la kavalerio de Ĥalid ibn Ŭalid atakis la islamanojn ĉe malantaŭo ŝanĝante la venkon de islamanoj al malvenko, disvastiĝis onidiroj pri morto de Muhammad kaj multaj islamaj militistoj retiriĝis el la batalkampo, Umar ankaŭ dekomence retiriĝis sed aŭdinte ke Muhammad estis ankoraŭ viva li venis al Muhammad ĉe la monto Uhud kaj preparis la defendejon de la monteto por eviti ke la armeo de Kurajŝoj alproksimiĝu al la montopinto.[26] Poste en la jaro Umar estis parto de kampanjo kontraŭ la juda tribo de Banu Nadir. En 625 la filino de Umar nome Hafsa edziniĝis al Muhammad.[27]

Poste en 627 li partoprenis en la Batalo de la Tranĉeo kaj ankaŭ en la Batalo de Banu Kurajza.[28] En 628 Umar partoprenis en la Traktato de Hudajbija kaj iĝis unu el la atestanto de la interkonsento.[28] Samjare li estis parto de la islama kampanjo al Ĥajbar. En 629 Muhammad sendis Amr ibn al-A’as al Zaat-ul-Sallasal el kie li alvokis por plifortiĝo kaj Muhammad sendis Abu Ubaidah ibn al-Jarrah kun plifortigaĵoj, kaj servante sub li estis Abu Bakr kaj Umar, ili atakis kaj vekis super la malamiko.[29]

En 630, kiam la islamaj armeoj iris por la Konkero de Mekko, li estis parto de tiu armeo. Poste en 630, li estis parto de la Batalo de Hunajn kaj la Sieĝo de Taif. Li estis parto de la islama armeo kiu iris por la kampanjo de Tabuk sub estreco de Muhammad kaj li estis registrita kiel donanto de la duono de sia riĉo por la preparado de tiu ekspedicio. Li partoprenis ankaŭ en la adiaŭa Haĝo de Muhammad en 632.[30]

Morto de Mohamedo[redakti | redakti fonton]

Kiam Mohamedo mortiĝis en la 8a de Junio 632 Umar dekomence miskredis ke li estas mortinta.[31] Oni diris ke Umar promesis tranĉi la kapon de ĉiu homo kiu dirus ke Mohamedo estis mortinta. Umar diris: Li ne mortiĝis sed iris al la senjoro kiel iris ankaŭ Moseo, restante foresta el sia popolo dum kvardek noktoj post kio li revenis al ili. Pro Allaho, la mesaĝisto de Allaho revenos ĝuste kiel Moseo revenis (al sia popolo) kaj tranĉos la manojn kaj kurorjn de tiuj homoj kiuj plendas ke li mortiĝis.[32]

Abu Bakr tiam publike parolis al la komunumo en la moskeo dirante al ili:

kiu adoris Muhammad, konu ke Muhammad mortiĝis, kaj kiu adoris Allahon, konu ke Allaho estas viva kaj neniam mortas [33]

Abu Bakr poste recitis tiujn versojn el la Korano:

Muhammad estas nur mesaĝisto; mesaĝistoj jam forpasis antaŭ li. Se, poste, li mortiĝas aŭ estas mortigita, ĉu vi revenos sur viaj piedoj? [33]

Aŭdinte tion, Umar falis sur siaj genuoj bedaŭre kaj akcepteme. Sunaiismaj islamanoj diras ke tiu malakcepto de la morto de Mohamedo okazis pro sia profunda amo al li.[31]

Fondo de la Kaliflando[redakti | redakti fonton]

Raŝiduna Imperio ĉe sia pinto dum la tria Raŝiduna Kalifo, Uthman, en 654, dek jarojn post la morto de Umar. Plej oriente la iranaj regionoj, konkeritaj de Umar.

La politika genio de Umar unuafoje manifestis sin kiel la arkitekto de la kaliflando post Mohamedo mortiĝis en la 8a de Junio 632.[34] Dum la funebro de Mohamedo estis aranĝita de grupo de sekvantoj de Mohamedo kiuj estis indiĝenaj de Medino, nome Ansaroj (helpantoj), organizis kunsidon ĉe la bordoj de la urbo, efektive serĉante tiujn kompanojn konatajn kiel Muhajiroj (la enmigrantoj) inklude Umar.[34] Umar iris al tiu kunsido ĉe la Sakifah de Bani Saadah, kaj portante kun li du aliajn Muhajirojn, nome Abu Bakr kaj Abu Ubaidah ibn al-Jarrah, partoprenis en la kunsido, supozeble por kontraŭi la planojn de ansaroj por politika separismo. Alvenante al la kunsido Umar frontis unuigitan komunumon de triboj de ansaroj kiuj malakceptis la estrecon de la Muhajiroj.[34] Tamen Umar estis metita en sia kredo ke la kaliflando estu sub kontrolo de Muhajiroj.[35] Kvankam la Ĥazraoj estis en malkonsento, Umar poste klopodis negocadon kiu daŭris unu aŭ du tagojn, brile dividante la Ansarojn en siaj malnovaj militfakcioj de Aŭoj kaj Ĥazraoj. Umar solvis la dividojn per surmeto de sia mano sur tiu de Abu Bakr kiel unueciga kandidato por tiuj arigitaj ĉe la Sakifah. Aliaj arigitaj ĉe la kunsido de la Sakifah sekvis kun la escepto de la Ĥazraa tribo kaj ties estro, Sa'd ibn 'Ubada, kies tribo estis apartigita. La Ĥazraa tribo ŝajne ne estis minaco ĉar estis sufiĉaj milithomoj de la Medinaj triboj kiaj la Banu Aŭoj por tuj organizi ilin en milita roto por Abu Bakr.[34]

La kreado de la Islama Kaliflando estis unu el plej longdaŭraj heredoj de Umar, kaj ties gravo por la monda historio estas granda. Umar mem estis karaktere konsiderata pri sia propra kreaĵo. Wilferd Madelung resumas la kontribuon de Umar: [36]

Citaĵo
 Umar juĝis la rezulton de la Sakifa asembleo kiel falta [tradukita de Madelung kiel 'a precipitate and ill-considered deal'[37]] pro malesto de plej el la elstaraj Muhajiroj, inklude la propra familio de la Profeto kaj ties klano, kies partoprenon li konsideris ŝlosila por ajn legitima konsulto (surao, maŝŭara). Li avertis al la komunumo, ke ne estis antaŭaĵo por la futuro. Kvankam li ankaŭ defendis la rezulton, postulante ke islamanoj sopiras por Abu Bakr kaj por neniu pli. Li senkulpigis plie ke la ĉeestantaj Muhajiroj estis devigitaj premi por tuja ĵuro de fideleco ĉar Ansaroj ne estis konfiditaj por atendi legitiman konsulton kaj povus elekti unu el ties propraj post la eliro de Mekkanoj. Alia tialo por Umar por cenzuri la Sakifan kunsidon kiel falta estis sendube ties turbula kaj nedigna fino, ĉar li kaj liaj sekvantoj saltis super la malsana estro de la Ĥazrajoj Sa'd bin Ubada por instrui al li lekcion, se ne por murdi lin, time de la defio al la ekzkluziva rajto de Kurajŝoj por regadi. Tiu perforta rompo de la kunsido indikas, plie, ke Ansaroj ne povas esti influitaj de la saĝo kaj elokvento de Abu Bakr kaj estis akceptante lin kiel plej bona elekto por la sukcedo, kiel sugestis Caetani. Ne estus estinta senco en la frapo al la Ĥazrajestro se ĉiu venus ĵuri obeon al kandidato de Umar. Substanca nombro de Ansaroj, supozeble de Ĥazrajoj partikulare, devis malakcepti sekvi la estrecon de Muhajiroj.[36] 

Laŭ variaj dekduimamismaj ŝijaismaj fontoj kaj Madelung,[38][39] Umar kaj Abu Bakr fakte muntis politikan puĉon kontraŭ Ali ĉe la Sakifah.[34] Laŭ unu versio de la rakontoj en unuarangaj fontoj, Umar kaj Abu Bakr ŝajne uzis perforton por klopodi sekurigi la abeon el Ali kaj lia partio. Oni registris en ĉefe persaj historiaj fontoj verkitaj 300 jarojn poste, kiaj la Historio de al-Tabari, ke post la malakcepto de Ali por pagi omaĝon, Abu Bakr sendis Umar kun armita roto al la hejmo de Fatima kie laŭdire Ali kaj liaj subtenantoj estis arigitaj. Umar ŝajne avertis tiujn en la hejmo ke se Ali ne subiĝis al Abu Bakr, li ekbruligus la domon[35] kaj sub tiuj cirkonstancoj Ali estis devigita kapitulaci. Tiu versio de eventoj, tute akceptita de ŝijaismaj fakuloj, estas ĝenerale malakceptita de la sunaismaj fakuloj kiuj, laŭ aliaj informoj en sia literaturo, kredas ke Ali ĵuris obeon al Abu Bakr sed peno. Sed poste aliaj kaj sunaismaj kaj ŝijaismaj fontoj diras ke Ali ne ĵuris obeon al Abu Bakr post lia elekto sed ses monatojn poste post la morto de lia edzino Fatima metante sub dubo la rakonto de al-Tabari. Ĉiukaze kaj sunaismaj kaj ŝijaismaj rakontoj koincidas ke Ali sciis ke Abu Bakr informis lin antaŭ iri al la kunsido kun la Ansaroj kaj ke Ali ja ĵuris obeon al Abu Bakr.

Okcidentaj fakuloj tendencas interkonsenti ke Ali kredis ke li havas klaran mandaton por politike sukcedi Muhammad, sed proponas diversajn vidpunktojn je la etendo de la uzado de forto fare de Umar en klopodo por timigi Ali kaj liaj subtenantojn. Ekzemple, Madelung malakceptas la eblon de uzado de la forto kaj asertas ke:

Citaĵo
 Izolataj registroj pri uzado de forto kontraŭ Ali kaj Banu Haŝim kiuj unuanime malakceptis ĵuri obeon dum ses monatoj estas probable malatentendaj. Abu Bakr sendube estis sufiĉe saĝa por malpermesi Umar ajn violenton kontraŭ ili, konstatante de tio neeviteble provokus la senton de solidareco de la majoritato de Abdul Mannaf kies akceptemon li bezonis.[40] Lia politiko estis plej bone ne izoli Banu Haŝim tiom kiom ĝi estu ebla. 

Laŭ Tom Holland, la historieco de Omar estas ekster disputo.[41] Armena episkopo skribante jardekon aŭ iom tiom post Kadisijja priskribas Umar kiel "tre potenca kunordigante la avancojn de la filoj de Ismaelo el la profundoj de la dezerto".[41][42] Tom Holland verkis "Kio aldoniĝis senkompare al lia prestiĝo, estis ke liaj ter-skuaj kvalitoj kiel generalissimo estis kombinitaj kun la plej distinga gamo de virtoj. Pli ol imiti la manieron de unu Cezaro, kiel estis farintaj la Ĝasanidaj reĝoj, li montris ekzemplon de tre diferencan tipon de kristano. La ĉifonecaj roboj de Umar, lia dieto je pano, salo kaj akvo, kaj lia rifuzo de mondecaj riĉoj estus rememorante al iu ajn el la dezerto trans Palestino tre partikularan tipon de persono. Monaĥoj el la Judea dezerto estis dumlonge selektinte sin kiel militistoj de Dio. La atingo de Umar estis preni tian parolmanieron laŭvorte kaj al neimagebla ekstremo."[41]

Epoko de la kalifo Abu Bakr[redakti | redakti fonton]

Dum la mallonga epoko de la regado de Abu Bakr kiel kalifo, Umar servis kiel lia ĉefa sekretario kaj konsilisto; kaj dum la Militoj pro Apostateco, Umar (kun Ĥalid ibn Al-Ŭalid) servis la kalifon kiel milita strategiisto kaj konsilisto. Pro la malfacila politika situacio en Arabio, Umar dekomence malvolis militajn operaciojn kontraŭ la ribelaj triboj de Arabio, espere akiri ties eltenon kaze de invado gfare de bizancanoj aŭ persianoj. Poste, tamen, li interkonsentis kun la strategio de Abu Bakr por subpremi la ribelon perforte. Fine de 632, Ĥalid ibn Ŭalid estis sukcese unuiginta Arabion post sinsekvaj vekoj kontraŭ la ribeluloj.

Dum sia propra regotempo, Umar ĉefe adoptos la politikon eviti militojn kaj konsolidi sian povon en la aligitaj teroj pli ol etendi sian imperion pere de kontinuaj militkampanjoj.[43]

Umar konsilis Abu Bakr kompili la Koranon en la formo de libro post 300 huffāẓ (parkeristoj) de Korano mortiĝis en la Batalo de Jamama.[44]

Abu Bakr nomumis Umar kiel sia sukcedonto antaŭ la morto de la kalifo en la jaro 634.[45]

Nomumo kiel kalifo[redakti | redakti fonton]

Pro sia strikta kaj aŭtokrata naturo, Umar ne estis tre populara figuro inter elstaruloj de Medino kaj membroj de Majlis al Ŝura, kaj tiele la sukcedo de Umar estis dekomence malkuraĝita fare de altrangaj kompanoj de Abu Bakr.[46][47] Tamen, Abu Bakr decidis fari Umar sian sukcedanto. Umar, ankoraŭ estis bone konata pro sia eksterordinara volpovo, inteligento, politika ruzo, sempartiemo, justecemo kaj zorgemo por malriĉuloj kaj malprivilegiuloj.[48] Abu Bakr ŝajne diris al altrangaj konsilistoj:

Citaĵo
 Lia (de Umar) striktemo ekzistas pro mia mildeco dum kiam la Kaliflando estos super liaj ŝultroj li ne plu estos strikta. Se mi estus demandita de Dio pri kiu estus nomumita de mi kiel mia sukcedanto, mi diros al tiu ke mi nimumis la plej bonan homon inter viaj homoj.[49] 

Abu Bakr estis tute konscia pri la povo de Umar kaj lia kapablo sukcedi lin. Sukcedo fare de Umar ne estus problemiga same kiel iu ajn alia. Lia estis eble unu el plej facilaj povotransiroj el unu aŭtoritato al alia en islamaj landoj.[50] Abu Bakr antaŭ sia morto alvokis Utman por verki sian testamenton per kiu li deklaris Umar sia sukcedonto. En sia testamento li instruis Umar sekvi la konkerojn en la frontoj de Irako kaj Sirio. La decido por Abu Bakr montriĝos ŝlosila por la plifortigo de la naskiĝanta Islama Imperio.

Regado kiel kalifo[redakti | redakti fonton]

En la 22a de Aŭgusto la kalifo Abu Bakr mortiĝis. Umar atribuis al si la postenon de kalifo samtage. Li poste alparolis la islamanojn jene:

Citaĵo
 Ve fidelul! Abu Bakr ne plu estas inter ni. Li havas la kontentigon ke li sukcese pilotis la ŝipon de la islama ŝtato al la sekureco post navigado ĉe la ŝtormeca maro. Li sukcese finigis la apostatecajn militojn, kaj danke al li, Islamo estas nune suprema en Arabio. Post Abu Bakr, la mantelo de la Kaliflando falis sur miaj ŝultroj. Mi jŭras antaŭ Dio ke mi neniam deziregis tiun postenon. Mi estus dezirinta ke ĝi estus iranta al alia persono pli merita ol mi. Sed nune pro nacia intereso, la respondeco por estri la islamanojn venis al mi, mi certigas al vi ke mi ne forkuros el mia posteno, kaj mi baraktus pene por malŝarĝi la pezajn taskojn de la posteno je plej el mia kapablo kongrue kun la instruoj de la Islamo. Allaho ekzamenis min ej vi kaj vin el mi. Plenume miajn devojn, mi serĉos gvidadon el la Sankta Libro, kaj sekvos la ekzemplojn montritajn de la Sankta Profeto kaj de Abu Bakr. En tiu tasko mi serĉos vian helpon. Se mi sekvos la ĝustan vojon, sekvu min. Se mi devojiĝos el la ĝusta vojo, korektu min por ke ni ne foriru. 

Komencaj defioj[redakti | redakti fonton]

Kvankam preskaŭ ĉiuj islamanoj montris fidelon al Umar, li estis pli timita ol amata. Laŭ Muhammad Husajn Hajkal, la unua defio por Umar estis konvinki siajn subulojn kaj la membrojn de Majlis al Ŝura.[51]

Umar estis elstara oratoro, kaj uzis sian kapablon por meti mildan angulon en la koroj de la homoj.[52] Muhammad Husajn Hajkal verkis ke la priokupo de Umar estis en la bonfarto de malriĉuloj kaj malprivilegiitaj personoj.[53] Aldone al tio Umar, por plibonigi sian reputacion kaj rilaton kun Banu Haŝim, nome la tribo de Ali, donis al li liajn disputitajn bienojn de Ĥajbar. Li sekvis la decidon de Abu Bakr pri la disputata tero de Fidak, kaj pluigis ties statuson kiel ŝtata propraĵo. Ĉe la Ridaj militoj (apostatecaj militoj), miloj de prizonuloj el la ribelaj kaj apostataj triboj estis kaptitaj kiel sklavoj dum la ekspedicioj. Umar ordonis ĝeneralan amnestion por la prizonuloj, kaj ties tujan emancipigon.[54] Tio faris Umar tre popularan inter beduenaj triboj. Havinte necesan publikan subtenon kun li, Umar faris kuraĝan decidon retirigi Ĥalid ibn Ŭalid el la suprema komando de la Romi-Bizanca fronto.[55]

Politika kaj civila administracio[redakti | redakti fonton]

La registaro de Umar estis pli malpli unueca registaro, en kiu la suverena politika aŭtoritato estis la kalifo. La imperio de Umar estis dividita en provincoj kaj kelkaj aŭtonomaj teritorioj kiaj ĉe kelkaj regionoj de Azerbajĝano kaj Armenio, kiuj estis akceptinta la suvereneco de la kaliflando. La provincoj estis administrataj de provincaj guberniestroj aŭ ŭalio, kies elekto estis farita persone de Umar, kiu estis tre ĝena por tio. Provincoj estis krome dividitaj en distriktoj: estis ĉirkaŭ 100 distriktoj en la imperio. Ĉiu distrikto aŭ ĉefa urbo estis sub la zorgo de subguberniestro aŭ Amil, kutime nomumita ankaŭ de Umar mem, sed foje ili estis nomumitaj de la provinca guberniestro. Aliaj funkciuloj de la provinca nivelo estis la jenaj:

  1. Katib, nome Ĉefa Sekretario.
  2. Katib-ud-Diŭan, nome Militsekretario.
  3. Sahib-ul-Ĥaraj, nome Impostokolektisto.
  4. Sahib-ul-Ahdat, nome Policestro.
  5. Sahib-Bait-ul-Mal, nome Ĉefo de Trezoro.
  6. Kadi, nome Juĝestro.

Ĉe kelkaj distriktoj estis apartaj militoficiroj, kvankam la guberniestro (ŭalio) estis plej ofte la ĉefkomandanto de la armeo kazernita en la provinco. Ĉui nomumo estis farita skrine. Je la momento de la nomumo oni publikigis aron da instrukcioj cele al regulado de la konduto de guberniestroj. Akceptante la postenon, la guberniestro estis postulita asembleigi la popolon en la ĉefa moskeo, kaj legi la aron da instrukcioj antaŭ ĝi.[56]

La ĝeneralaj instrukcioj de Umar al siaj oficiroj estis la jenaj:

Citaĵo
 Memoru, mi ne nomumis vin kiel komandantoj kaj tiranoj super la popolo. Mi sendis vin kiel estroj anstataŭe, por ke la popolo povu sekvi vian ekzemplon. Donu al la islamanojn ties rajtojn kaj ne frapu ilin aŭ ili ricevos troan povon. Ne laŭdu ilin troe, aŭ ili faloj en la eraro de aroganteco. Ne tenu viajn pordojn fermitaj antaŭ iliaj vizaĝoj, aŭ la plej povegaj el ili formanĝos la plej malfortajn. Kaj ne kondutu kvazaŭ vi etus superaj al ili, ĉar tio estas tiraneco super ili. 

Variaj aliaj striktaj kodoj de konduto estis obeotaj de la guberniestroj kaj ŝtataj funkciuloj. La ĉefaj oficiroj estis postulitaj veturi al Mekko okaze de Haĝo, dum kio la popolo estis libera plendi kontraŭ ili. Por minimumi la ŝancojn koruptadi, Umar devigis ke oni pagu altajn salajrojn al la stabanaro. Provincaj guberniestroj ricevis tiom multe kiom ĝis 5 al 7 miloj da dirhamoj ĉiujare krom iliaj partoj de akiraĵoj dummilite (se ili estas ankaŭ ĉefkomandantoj de la armeo de ties sektoro).

Sub Umar la imperio estis dividita en la jenaj provincoj:

  1. Arabio estis dividita en du provincoj, Mekko kaj Medino;
  2. Irako estis dividita en du provincoj, Basra kaj Kufa;
  3. Ĉe supraj areoj de Tigris kaj Eŭfrato, Jazira estis provinco;
  4. Sirio estis provinco;
  5. Umar dividis Palestinon en du provincoj Iliyā' (إلياء), kaj Ramlo;
  6. Egiptio estis dividita en du provincoj, Supra Egiptio kaj Malsupra Egiptio;
  7. Persio estis dividita en du provincoj, Ĥorasano; Azarbaijan kaj Fars.

Umar starigis specialan departamenton por la esplorado de plendoj kontraŭ la oficiroj aŭ funkciuloj de la Ŝtato. Tiu departamento agadis kiel administracia juĝistaro, kie la juraj procesoj estie persone kondukitaj de Umar.[57] Tiu Departamento estis sub la estro de Muhammad ibn Maslamah, unu el plej fidindaj homoj por Umar. Por gravaj kazoj Muhammad ibn Maslamah estis sendita de Umar por esplori la kazon kaj decidi agadon. Foje oni konstituis Esploran Komisionon por esploradi la kazon. Foje la funkciuloj kontraŭ kiuj venis la plendoj estis resenditaj al Medino, kaj kondamnitaj en la administracia juĝistaro de Umar. Umar estis inteligenta en tiu servo pere de kiu li faris siajn funkciulojn respondecemaj.[58] Tiu servo ŝajne ankaŭ inspiris timon al la subuloj.[59]

Umar estis pioniro en kelkaj aferoj kiaj la jenaj:

  1. Umar estis la unua kiu enkondukis la sistemon de publika ministerio, kie oni registris kaj tenis informojn de funkciuloj kaj militistoj. Li tenis ankaŭ registran sistemon por la mesaĝoj kiujn li sendis al la Guberniestroj kaj ŝtatestroj.
  2. Li estis la unua kiu dediĉis policajn fortojn por teni civilan ordon.
  3. Li estis la unua kiu disciplinis la popolon kiam tiu iĝas malorda.[60]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ahmed, Nazeer, Islam in Global History: From the Death of Prophet Muhammad to the First World War, American Institute of Islamic History and Cul, 2001, p. 34. ISBN 0-7388-5963-X.
  2. Hourani, p. 23.
  3. http://sunnah.com/bukhari/62/21
  4. http://sunnah.com/bukhari/62/14
  5. http://sunnah.com/bukhari/62/48
  6. https://www.jewishvirtuallibrary.org/jsource/History/Caliphate.html
  7. (1968) History of the Jews: From the Roman Empire to the Early Medieval Period 2. Cornwall Books. ISBN 978-0-8453-6659-2. 
  8. https://archive.org/stream/UmarIbnAl-KhattabHisLifeAndTimesVolume1/100714724-Umar-Ibn-Al-Khattab-Vol-1#page/n37/mode/2up
  9. Muhammad Husayn Haykal (1944). Al Farooq, Umar. Ĉapitro 1, p. 45.
  10. 10,0 10,1 10,2 Haykal, 1944. Ĉapitro 1.
  11. Muhammad ibn Jarir al-Tabari, History of the Prophets and Kings
  12. Haykal, 1944. Ĉapitro 1, pp. 40–41.
  13. Tabqat ibn Sa'ad. Ĉapitro: Umar ibn Khattab.
  14. Haykal, 1944. Ĉapitro 1, p. 47.
  15. 15,0 15,1 Haykal, 1944. Ĉapitro 1, p. 51.
  16. Armstrong, p. 128.
  17. Haykal, 1944. Ĉapitro 1, p. 53.
  18. Sahih Al-Bukhari 5, Libro 58, Numero 204. 
  19. as-Suyuti, The History of Khalifahs Who Took The Right Way (London, 1995), pp. 107–108.
  20. (2002) Ar-Raheeq Al-Makhtum (The Sealed Nectar). Darussalam, 130–131. ISBN 9960-899-55-1. 
  21. 21,0 21,1 Tartib wa Tahthib Kitab al-Bidayah wan-Nihayah de ibn Kathir, publikigita de Dar al-Wathan, Riyadh, Sauda Arabio, 1422 laŭ islama kalendaro (2002), kompilita de Muhammad ibn Ŝamil as-Sulami, p. 170, ISBN 978-9960-28-117-9
  22. Armstrong, p. 35.
  23. Serat-i-Hazrat Umar-i-Farooq, Mohammad Allias Aadil, p. 30
  24. Serat-i-Hazrat Umar-i-Farooq, Mohammad Allias Aadil, p. 119
  25. Armstrong, p. 152.
  26. Serat-i-Hazrat Umar-i-Farooq, Mohammad Allias Aadil, pp. 40–41
  27. Serat-i-Hazrat Umar-i-Farooq, Mohammad Allias Aadil, p. 42, Sahih al Buĥari
  28. 28,0 28,1 Tabqat ibn al-Saad libro de Maghazi, p. 62
  29. Sahih-al-Bhukari libro de Maghazi, Ghazwa Zaat-ul-Sallasal
  30. Serat-i-Hazrat Umar-i-Farooq, Mohammad Allias Aadil, p. 56.
  31. 31,0 31,1 as-Suyuti, The History of Khalifahs Who Took The Right Way (London, 1995), pp. 54–61.
  32. https://archive.org/stream/TheBiographyOfAbuBakrAsSiddeeq/TheBiographyOfAbuBakrAs-siddeeq#page/n199/mode/2up
  33. 33,0 33,1 http://sunnah.com/bukhari/62/19
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 34,4 (1997) The Succession to Muhammad. Cambridge University Press. 
  35. 35,0 35,1 (1990) The History of al-Tabari. State University of New York Press. 
  36. 36,0 36,1 Madelung, 1997. p. 33.
  37. Madelung, 1997. p. 22.
  38. [1]
  39. [2]
  40. Madelung, 1997. p. 43.
  41. 41,0 41,1 41,2 In the shadow of the sword, The Battle for Global Empire and the End of the Ancient World. Abacus, 381–382. 
  42. Sebeos 139
  43. Medieval Islamic political thought, Patricia Crone, p. 18
  44. http://sunnah.com/bukhari/93/53
  45. https://archive.org/stream/TheBiographyOfAbuBakrAsSiddeeq/TheBiographyOfAbuBakrAs-siddeeq#page/n711/mode/2up
  46. Serat-i-Hazrat Umar-i-Farooq, de Mohammad Allias Aadil, pp. 58–59
  47. K. Y. Blankinship, The History of al-Tabari: vol. XI, p. 157
  48. Early caliphate, Muhammad Ali, Muḥammad Yaʻqūb K̲h̲ān, p. 85
  49. Umar Farooq-i-Azam, Mohammad Hussain Haikal, ĉapitro 4, pp. 112–113
  50. K. Y. Blankinship, The History of al-Tabari: vol. XI, p. 145-153.
  51. Hajkal, 1944. Ĉapitro 5, p. 119.
  52. Modern Islamic political thought, Hamid Enayat, p. 6.
  53. Hajkal, 1944. Ĉapitro 5, p. 130.
  54. Hajkal, 1944. Ĉapitro 5, p. 135.
  55. Hajkal, 1944. Ĉapitro 5, p. 140.
  56. The Cambridge History of Islam, eld. P.M. Holt, Ann K.S. Lambton, kaj Bernard Lewis, Cambridge 1970
  57. Commanding right and forbidding wrong in Islamic thought, M. A. Cook, p. 79
  58. (2002) Administrative Development: An Islamic Perspective. Routledge, 248–249. ISBN 978-0-7103-0333-2. 
  59. (1995) A Critique of the Origins of Islamic Economic Thought. Brill, 24, 67. ISBN 978-90-04-10079-4. 
  60. "The Precious Pearls" de Muhammad Ayub Sipra, Darussalam publishers and distributors, 2002, p. 57.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Donner, Fred, The Early Islamic Conquests, Princeton University Press, 1981.
  • Guillaume, A., The Life of Muhammad, Oxford University Press, 1955.
  • Albert Hourani, A History of the Arab Peoples, Faber and Faber, 1991.
  • Madelung, Wilferd, The Succession to Muhammad, Cambridge University Press, 1997.
  • G. Levi Della Vida kaj M. Bonner, "Umar" in Encyclopedia of Islam, CD-ROM Edition v. 1.0, Koninklijke
  • Brill NV, Leiden, The Netherlands, 1999.
  • Previte-Orton, C. W. (1971). The Shorter Cambridge Medieval History. Cambridge: Cambridge University Press.
  • How Many Companions Do You Know? By Ali Al-Halawani.
  • ibn Sa'ad. The Book of the Major Classes (Tabaqat al-Kubra).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Umar en la angla Vikipedio.