Umberto Boccioni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umberto Boccioni
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1882 (1882-10-19)
en Reggio di Calabria
Morto 17-an de aŭgusto 1916 (1916-08-17) (33-jaraĝa)
en Verono
Mortokialo ĉevalfalo
Tombo Monumental Cemetery of Verona
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Academy of Fine Arts of Rome • Accademia di Belle Arti di Venezia
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • desegnisto • fotistoartokritikisto • konstrua desegnisto • grafikartisto • gravuristo
Verkoj The City Rises
Unique Forms of Continuity in Space
The Street Enters the House
vdr

Umberto BOCCIONI (Reggio di Calabria, 19-a de Oktobro 1882 - Sorte, Verono, 16-a de Aŭgusto 1916) estis itala pentristo kaj skulptisto, teoriulo kaj ĉefa reprezentanto de la movadoj futurismo kaj impresionismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post alveni al Milano kaj renkontiĝi kun la dividistoj kaj kun Filippo Tommaso Marinetti, li verkis, kun Carlo Carrà, Luigi Russolo, Giacomo Balla kaj Gino Severini, la Manifeston de la futuristaj pentristoj (1910), al kiu sekvis la Manifesto de la futurismo (1910). Laŭ tiuj manifestoj, la moderna artisto devis liberiĝi disde la modeloj kaj la figurativaj tradicioj de la pasinto, pora centriĝi nur en la nuntempa mondo, kaj dinamikaj kaj en kontinua evoluo. Kiel artaj temoj ili proponis urbon, aŭtojn kaj la kaosan ĉiutagan realon.

En siaj verkoj, Boccioni sukcesis esprimi majstre la movadon de la formoj kaj la konkretecon de la materio. Kvankam influita de la kubismo, el kiu li malakceptis sian troan statismon, Boccioni evitis ĉiam en siaj pentraĵoj la rektan linion kaj uzis la komplementajn kolorojn por krei efikon de vibrado. En pentraĵoj kiel Dinamismo de biciklisto (Dinamismo di un ciclista, 1913), aŭ Dinamismo de futbalisto (Dinamismo di un giocatore di calcio, 1911), la reprezentoj de sama temo en sinsekvaj tempostadioj sugestas efike la ideon de la movado en la spaco.

Similaj klopodoj dominas ankaŭ en lia skulptarto, en kiu li malaprezis ofte la "noblajn" materialojn, kiel marmorobronzo, preferante lignon, feron kaj vitron. Li interesiĝis nur por montri la interagadon de objekto en movado kun la ĉirkaŭa spaco.

Inter liaj plej elstaraj pentraĵoj menciindas Tumulto en la galerio (Rissa in Galleria, 1910), Animstato n. 1a. La adiaŭoj (Stati d'animo n. 1. Gli addii, 1911) – en kiu la animstatoj estas esprimitaj pere de lumfulmoj, spiraloj kaj ondecaj linioj disponitaj diagonale, kaj Forze di una strada (1911), en kiu la urbo, preskaŭ viva organismo, montras pli da gravo ol la homa apero. Unu el liaj plej popularaj verkoj estas Interbatiĝo en galerio.

Li mortis en 1916, pro falo de ĉevalo en la ĉirkaŭaĵo de Verono.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Lista, Futurisme : manifestes, documents, proclamations, L'Age d'Homme, coll. "Avant-gardes", Lausanne, 1973.
  • Umberto Boccioni, Dynamisme plastique, textes réunis, annotés et préfacés par Giovanni Lista, traduction de Claude Minot et Giovanni Lista, L'Age d'Homme, coll. "Avant-gardes", Lausanne, 1975.
  • Giovanni Lista, "De la chromogonie de Boccioni à l'art spatial de Fontana", in Ligeia, dossiers sur l'art, n° 77-78-79-80, juillet-décembre 2007, Paris.
  • Giovanni Lista, Le Futurisme : création et avant-garde, Éditions L'Amateur, Paris, 2001.
  • Danih Meo, Della memoria di Umberto Boccioni, Mimesis, Milano 2007.
  • Gino Zaccaria, The Enigma of Art. On the Provenance of Artistic Creation, Brill, Leiden-Boston 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]