Umberto Broccatelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umberto Broccatelli
Portreto de d-ro Umberto Broccatelli
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1931
en Bolonjo, Itala reĝlando
Morto 11-an de februaro 2010 (2010-02-11)
en Romo
Lingvoj Esperantoitala
Nacieco italo
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1947
vdr

Umberto Broccatelli (naskiĝis la 5-an de marto 1931, mortis la 11-an de februaro 2010) estis itala esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, kaj honora membro de UEA (2006).

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Broccatelli esperantistiĝis en 1947 kaj tuj ekaktiviĝis movade, estante unu el la refondintoj de Bolonja Esperanto-Grupo kaj ĝia sekretario dum kelkaj jaroj. Samjare li aliĝis al Internacia Esperanto-Ligo (IEL), kiu poste kunfandiĝis kun Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Li kunorganizis nacian kongreson en Bolonjo en 1952 kaj la 40-an UK samurbe en 1955. Aldone al pluregaj kunlaboroj por aliaj kongresoj, ĉefe por la unua eŭropa E-kongreso en Verono (1992), kaj naciaj italaj kongresoj en Pineto kaj Frascati.

En 1980 li estis elektita al la Nacia Konsilio de Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale FEI). Li restis konsiliano de IEF ĝis 2005 kaj plurfoje, ĝis 1999, membris en ĝia estraro. De 1989 ĝis 2002 li redaktis la organon de IEF l'esperanto. Li iniciatis la aliĝon de IEF al la Itala Konsilio de Eŭropa Movado, en kies gvida komitato li poste reprezentis IEF.

En 1999 li reaktivigis Eŭropan Esperanto-Union, kiun li prezidis, ankaŭ redaktante ĝian informilon Eŭropa Bulteno, de 1999 ĝis 2004, kiam li refariĝis honora prezidanto de EEU. Li verkis ankaŭ Esperantan tekston por la Eŭropa himno[1], laŭ la muziko de "Odo al Ĝojo" de la 9-a simfonio de Beethoven.

Broccatelli aŭtoris lernolibrojn kaj multe artikolis pri lingvaj demandoj de Esperanto kaj pri Eŭropaj aferoj, tradukis por Itala antologio (1987) kaj prizorgis esperantlingvan eldonon de la gazeto "La partio Nova" de Transnacia Radikala Partio. +

Ĝis sia lasta vivomonato li aktivis, kiom ebligis lia paraliziga malsano, en la movado pere de Interreto. Inter liaj tutlastaj tradukaj kontribuoj estis la esperantigoj de la romano ""La Ĵurnaleto de Johano Tempesta"" kaj de la sonetoj de roma dialekta poeto de la 18a jarcento Giuseppe Gioachino Belli.

En la funebra ceremonio, okazinta la 13an de februaro 2010, partoprenis multegaj esperantistoj.

Lia tombo estas en Bolonjo.

Vortaristo[redakti | redakti fonton]

Lia vortaro esperanta-itala de 1984 estas fidela traduko de Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970 kaj la plej ampleksa kaj gvida vortaro tiuspeca en la itala. Ĝi estis senŝanĝe represita en 1991. Ĝi ne jam povis inkluzivi la vortojn de la Suplemento de PIV, kiu aperis nur en 1987. Laŭ la mallonga enkonduko Carl Støp-Bowitz "sugestis" pri zoologia terminaro, Renato Corsetti, Antonio De Salvo kaj Pier Luigi Cinquantini reviziis la malneton.

En 2004 aperis dudirekta vortaro Itala - Esperanto - Itala, kiun Broccatelli verkis kune kun Nino Vessella.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 2004: Dizionario Italiano-Esperanto, Esperanto-Italiano. Bologna: Zanichelli, 2004, 520 p. ISBN 88-08-07241-X
  • 1996: Esperanto, lingvo planebla. Milano: Cooperativa Editoriale Esperanto, 1996
  • 1993: Nuovo Corso di Esperanto, per allievi e autodidatti (1993)
  • 1984: Vocabolario Esperanto-Italiano (1984). 2a senŝanĝa eld. Milano 1991, XVI, 482 p. ISBN 88-85872-02-6

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Chiti-Batelli: Zamenhof, hodiaŭ (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1999)
  • La kostoj de la Eŭropa lingva (ne-)komunikado (Roma: "Esperanto" Radikala Asocio, 1997)
  • Spinelli, Altiero - Rossi, Ernesto: La Manifesto de Ventotene (Roma, CIFE Italia, 1981)
  • 2009: "La ĵurnaleto de Johano Tempesta. Traduko el la itala de la romano "Il giornalino di Gian Burrasca".
  • Giuseppe Gioachino Belli: selektitaj sonetoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La du novaj honoraj membroj de UEA - Umberto Broccatelli. En: Florenca Lilio, Kuriero de la 91a Universala Kongreso de Esperanto, n-ro 4 de 2006-08-03, p. 1.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]