Umberto Cagni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umberto Cagni
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1863 (1863-02-24)
en Asti
Morto 22-an de aprilo 1932 (1932-04-22) (69-jaraĝa)
en Ĝenovo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo esploristo • politikisto
vdr
Umberto Cagni
Rudolf-insulo, montrita en ruĝa, uzita kiel bazo por la ekspedicio de Cagni.

Umberto Cagni (24a de februaro 1863 en Asti - 22a de aprilo 1932 en Ĝenovo) estis itala polusa esploristo kaj admiralo de la Reĝa Itala Mararmeo. Li estis plej bone konata pro sia estro en klopodo, per hundotirataj sledoj, norden sur la surfaco de la Arkta Oceano en 1900. Kvankam lia ekspedicio malsukcesis en sia celo atingi la punkton de la Norda Poluso, la 25an de aprilo 1900 Cagni kaj liaj subuloj atingis la plej nordan punkton atingitan de esplorado ĝis tiam, nome 86° 34′ N.[1]

La bazo de la ekspedicio estis la Rudolf-insulo. Tri homoj mortis kaj kvar atingis la plej nordan atingaĵon, Cagni konstatis ke la Norda Poluso ankoraŭ estis tro for kaj decidis reveni.

Li ankaŭ partoprenis en la kolonia konkero de Libio en 1911-1912, servis en la Unua Mondmilito, kaj retiriĝis en 1923.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luigi Amedeo of Savoy, Duke of the Abruzzi. (1903) On the "Polar Star" in the Arctic Sea. New York City, NY: Dodd, Mead and Co.