Umberto la 1-a (Italio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Umberto la 1-a)
Jump to navigation Jump to search
Umberto la 1-a
Reĝo de Italio
Umberto I di Savoia.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1844 (1844-03-14)
en Torino
Morto 29-an de julio 1900 (1900-07-29) (56-jara)
en Monza
Mortokialo pafvundo [#]
Mortigita de Gaetano Bresci [#]
Tombo Panteono de Romo [#]
Religio katolikismo [#]
Ŝtataneco Itala reĝlando [#]
Lingvoj itala lingvo [#]
Subskribo Umberto la 1-a (Italio)
Familio
Dinastio Savoja dinastio [#]
Patro Viktoro Emanuelo la 2-a [#]
Patrino Adelaide of Austria [#]
Gefratoj Maria Pia of Savoy • Princess Maria Clotilde of Savoy • Amadeo la 1-a • Prince Oddone, Duke of Montferrat [#]
Edzino Margareto de Savojo [#]
Idoj Viktoro Emanuelo la 3-a [#]
Profesio
Okupo monarko [#]
Duko de Savojo Image-Armoiries Savoie 1180 - écu moderne.svg
Regado 1878 - 1900
Antaŭulo Viktoro Emanuelo la 2-a
Sekvanto Viktoro Emanuelo la 3-a
Reĝo de Italio Flag of Italy (1861-1946) crowned.svg
Regado 1878 - 1900
Antaŭulo Viktoro Emanuelo la 2-a
Sekvanto Viktoro Emanuelo la 3-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Umberto la 1-a de Savojo (itale Umberto I di Savoia, plennome Umberto Rainerio Carlo Emanuele Giovanni Maria Ferdinando Eugenio), naskita la 14-an de marto 1844 en Torino, murdita la 29-an de julio 1900 en Monza, estis princo de Piemonto kaj reĝo de Italio de 1878 ĝis sia morto.

Li edziĝis en 1868 kun Margareto de Savojo, kiu naskis al li unikan filon : Viktoro-Emanuelo

Umberto reĝiĝis la 9-an de januaro 1878 post la morto de sia patro, Viktoro Emanuelo la 2-a. Lia ekstera politiko estis ekspansiema, li okupis kaj koloniigis Eritreon (1885) kaj Somalion (1889). Etiopio en 1889 ricevis la statuson de protektorato itala, sed en 1896 sukcesis sendependiĝi.

Interne Umberto tendencis al subprema kaj aŭtoritateca politiko. Kiam dum manifestacioj en Milano (7-a de majo 1898) generalo Fiorenzo Bava-Beccaris kanone mortigis centon da homoj, la reĝo distingis kaj gratulis lin. Post tiuj eventoj okazis du sensukcesaj atencoj al la reĝo; dum tria atenco la anarkiisto Gaetano Bresci pistole mortigis lin en Monza.

La Domestrecon de Savojo heredis lia sola ido, Viktoro Emanuelo la 3-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]