Umberto la 2-a (Italio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umberto kiel hereda princo

Umberto la 2-a de Savojo naskiĝis la 15-an de septembro 1904 en Racconigi kaj mortis la 18-an de marto 1983 en Ĝenevo. Lia kompleta nomo en la itala lingvo estas Umberto II Nicola Tomasso Giovanni Maria. Li formale estis reĝo de Italio de la 9-a de majo ĝis la 12-a de junio 1946.

Li edziĝis en 1930 kun Maria-Joseo de Belgio, kiu naskis al li kvar gefilojn : Maria-Pio, Viktoro-Emanuelo, Maria-Gabrielo kaj Maria-Beatrico.

Umberto ricevis kiel heredonto de la trono la titolon "princo de Piemonto" kaj sekvis armean karieron ĝis la rango de generalo. Li estis populara ĉe multaj italoj, sed ne ĉe gvidisto Benito Mussolini, kiu konsideris lin ebla kontraŭulo kaj kolektis dosieron pri ebla samseksemo de la princo por havi premilon kontraŭ li.

Umberto kontraŭis la italan partoprenon en la Dua mondmilito aliance al Germanio, sed ne povis malhelpi ĝin kaj en 1940 soldatservis ĉe la francia fronto. En 1943, kiam Italio ŝanĝis la flankon, li volis resti en Romo por defendi la ĉefurbon kontraŭ germanoj. Fine li tamen sekvis sian patron kaj ĉefministron Pietro Badoglio dum fuĝo al Brindisi. Tiaj kaj similaj ŝanceloj reduktis lian publikan simpation.

En junio 1944, post la okupado/liberigo de Romo fare de Usono, li alprenis la titolon de "Ĝenerala Guberniestro" (Luogotenente Generale del Regno). Sian tre limigitan povon li uzis favore al Usono.

Lia reĝado komenciĝis per la abdiko de lia patro Viktoro Emanuelo la 3-a je la 9-a de majo 1946. Viktoro Emanuelo esperis, ke tiu abdiko pligrandigu la ŝancojn de la monarkio ĉe referendumo je la 2-a de junio pri la ŝtatformo de Italio, sed la referendumo nuligis la monarkion kaj igis Italion respubliko je la 12-a de junio. La politika influo de Umberto dum lia 33-taga regado estis kvazaŭ nula. Li ricevis la kromnomon "maja reĝo" (itale ré di maggio).

Post sia eksiĝo Umberto iris ekzilen al Portugalio. La konstitucio de Italio malpermesis al li revenon. En 1983 li mortis en Ĝenevo. Li estas entombigita en la abatejo Hautecombe en Savojo.

Flago de Italio 1861-1946
Antaŭe:Estro de Savoja dinastioPoste:
Viktoro Emanuelo la 3-a1946-1983Viktoro Emanuelo de Savojo
Antaŭe:Reĝo de ItalioPoste:
Viktoro Emanuelo la 3-a1946