Umbra lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas antikvan kaj mormotintan lingvon el la italika lingvaro. En la lingvaĵo de lingvistiko ankaŭ regiona dialekto de la itala lingvo en la nuntempa regiono Umbrio nomatas "umbra lingvo".
Umbra lingvo
Mapo
mortinta lingvo • antikva lingvo
Osco-Umbrian
Parolata en Umbrio (Italio)
Denaskaj parolantoj (formortinta lingvo)
Skribo antikva itala alfabeto, latina alfabeto, Etruska alfabeto
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa lingvaro
italika lingvaro
oska-umbra grupo
umbra lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sen valoro
  ISO 639-3 xum
  Glottolog umbr1253
Angla nomo Umbrian
Franca nomo ombrien
vdr

La antikva umbra lingvo apartenis al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro kaj kune kun la proksime parenca oska lingvo kaj kun iuj pliaj lingvoj, inter alie la sud-picena, konsistigas la oskan-umbran subgrupon. La lingvo estis parolata de la umbroj, antikva popolo sur la itala duoninsulo, kiu donis sian nomon al la regiono Umbrio.

La umbra lingvo nuntempe unuavice konatas pro la "inguvinaj tabuloj" – latine tabulae Iguvinae (Iguvium estas la nuntempa urbo Gubbio): Temas pri sep tabuloj el bronzo sur kiuj estas notitaj priskriboj de religiaj ceremonioj kaj regularoj por la pastroj. La tabuloj estis skribita en variaĵo de la malnovitalika alfabeto, tre simila al la etruska alfabeto.

La entute trovitaj enskribaĵoj en la umbra lingvo disdivideblas en du grupojn: la malnovumbraj tekstoj, skribitaj per la malnovitalika alfabeto, devenas plejparte el la 5-a jarcento a.K., la novumbraj tekstoj en la latina alfabeto plejparte el la 1-a jarcento a.K.. Mallonge poste la umbra lingvo formortis.