Umeå estis dokumente menciita jam en la 14-a jarcento, sed la nuna urbo estis fondita nur en 1622. Je la 25-a de junio1888 incendio detruis grandan parton de la urbo. Por malhelpi rapidan disvastiĝon de incendioj oni poste plantis multe da betuloj. Umeå nun havas la kromnomon "urbo de betuloj".