Umujo
Aspekto
| Umujo | |
La 1-a numero de Umujo
| |
| revuo | |
|---|---|
| Formato | PDF, EPUB |
| Periodeco | dumonata |
|
| |
| Establodato | 2016 |
| Prezo | senpaga |
|
| |
| Retejo | Umujo - Google Drive |
Umujo estis libera[noto 1] interreta Esperantlingva revuo. Ĝi aperis ekde 2016 kiam ĝi estis lanĉita de grupo de Esperanto-parolantaj uzantoj de la tujmesaĝilo Telegram[1] ĝis 2018. Ĝi estis redaktata de internacia skipo[noto 2] (en la kerna grupo estis 6-7 membroj).[1] En ĝi, ĉia temo aŭ formo estis akceptata krom politiko, sed amuzaj kaj distraj temoj estis aparte emfazataj.[1]
La revuo estas elŝutebla precipe pere de Google Drive[noto 3] en la formatoj PDF kaj EPUB; voĉa eldono estis anoncita, sed papera eldono ne estis prognozita.[1]
La revuo ne havas sian propran retejon, anstataŭe la redakcia teamo uzis sociajn retojn kiel la Telegrama grupo, Twitter aŭ Reddit.[1]
Numeroj
[redakti | redakti fonton]| # | Jaro | Monato | |
|---|---|---|---|
| 1 | 2016 | junio | |
| 2 | 2016 | aŭgusto | |
| 3 | 2016 | oktobro | |
| 4 | 2016 | decembro | |
| 5 | 2017 | februaro | |
| 6 | 2017 | majo | |
| 7 | 2018 | januaro |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĝi aperis sub permesilo Krea komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 por la tekstoj; malsimilaj permesiloj estas aplikeblaj por la bildoj. Ĉiu do povas publikigi la tekstojn de Umujo en sia propra revuo, blogo, ... se li citas la aŭtoron de la teksto, vd. https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo.
- ↑ La precipaj membroj devenis de Francio, Germanio, Irano, Filipinoj kaj Indonezio ( MvP012 Umujo. Movada vidpunkto (9-a de januaro 2017). Alirita la 28-an de julio 2017 .).
- ↑ Tie ĉi.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 MvP012 Umujo. Movada vidpunkto (9-a de januaro 2017). Alirita la 28-an de februaro 2017 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Umujo - Google Drive
- Umujo ĉe Telegram
- Umujo ĉe Twitter
- Intervjuo pri Umujo ĉe Movada vidpunkto
- Umujo ĉe BitArkivo
