Saltu al enhavo

Un cœur en hiver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Un cœur en hiver
filmo
Originala titolo Un cœur en hiver
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2 sep. 1992, 7 okt. 1993, 1992
Ĝenro drama filmo, amafera filmo, amikopara filmo
Kameraado Yves Angelo
Reĝisoro(j) Claude Sautet
Produktisto(j) Philippe Carcassonne • Jean-Louis Livi
Scenaro Claude Sautet • Jacques Fieschi
Muziko de sen valoro
Rolantoj Daniel Auteuil • Emmanuelle Béart • André Dussollier • Maurice Garrel • Brigitte Catillon • Dominique de Williencourt • Élizabeth Bourgine • Jacques Villa • Jean-Claude Bouillaud • Jean-Luc Bideau • Jeffrey Grice • Luben Yordanoff • Myriam Boyer • Nanou Garcia • Stanislas Carré de Malberg • Van Doude
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro
IMDb
vdr

Un cœur en hiver (Koro en vintro) estas franca filmo, reĝisorita de Claude Sautet, publikigita en 1991. fakte ĝi estas la antaŭlasta filmo de la franca reĝisoro Claude Sautet,

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Maxime kaj Stéphane estas amikoj kaj laboras kune en la komforta etoso de violonfara ateliero. Maxime, violonkomercisto, estas plenumema, aktiva homo, sen apartaj humoroj. Stéphane, lutieristo, vivas en emeritiĝo, en vintro de la koro, kies kialoj estas malfacile percepteblaj. Maxime enamiĝas al juna violonisto, Camille Kessler. Kompleksa rilato formiĝas inter la tri roluloj. La moderita sinteno de Stéphane indignigas kaj intrigas Camille. Pasive, preskaŭ malgraŭ si, Stéphane eniras en maltrankvilan ludon de delogo, en manipuladklopodon, pri kio li imagas sin majstro - sed pri kiu li perdas kontrolon kiam Camille alfrontas lin kun la pruvoj de sento, de vivo, kiun li pensis, ke li povas teni malproksime.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Daniel Auteuil : Stéphane
  • Emmanuelle Béart : Camille Kessler
  • André Dussollier : Maxime
  • Élizabeth Bourgine : Hélène, la librovendistino
  • Brigitte Catillon : Régine, la agento de Camille
  • Myriam Boyer : madame Amet, la dommastrino kaj amantino de Lachaume
  • Jean-Claude Bouillaud : la ĉefo de la brasserie
  • Stanislas Carré de Malberg : Brice, la lutiera metilernanto
  • Dominique de Williencourt : Christophe, la violonĉelisto
  • Maurice Garrel : Lachaume

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]