Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Socialdemokratia Partio de Germanio.

Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio
Ideologio Centrist Marxism, demokrata socialismo, pacismo
vdr
Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio
emblemo
partio vd
Dum 1917 - 1920
Antaŭulo Socialdemokratia Partio de Germanio
Sekvanto Socialist Workers' Party of Germany
Lando(j) Germana Regno
vdr
Invito al konferenco en Gotha, kie fondiĝis la partio USPD

Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands (USPD, esperante: Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio) estis socialista partio en la Germana Regno. Ĝi ekzistis de 1917 ĝis 1922 kiel amasa partio sed poste nur kiel malgranda splitaĵo. En 1931 oni dissolvis ĝin.

Ĝi estiĝis dum la unua mondmilito pro protesto de maldekstraj socialdemokratoj kontraŭ la politiko de la plimulto en la partio (SPD), kiu principe subtenis la registaron. Sian plej grandan influon la partio havis en la Novembra Revolucio en 1918, kiam ĝi komune kun la SPD formis la registaron (Konsilio de Popolkomisiitoj). Dum iom da tempo ĝi havis preskaŭ duonan milionon da membroj, simile kiel SPD.

USPD disdividiĝis en oktobro 1920 pri la demando ĉu aliĝi al la Komunista Internacio de Lenin. La plimulto de la partia kongreso tiam aliĝis al la komunistoj al Vereinigte Kommunistische Partei Deutschlands, kaj la resto reiris en 1922 al SPD. Nur danke al la plimulto de USPD la komunistoj entute ricevis amasan bazon en Germanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]