Dekunuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Undecimo)

Dekunutoundecimo (laŭ la lat. undecimus: „dekunua“) estas en la muziko la dekunua intervalo, kiu kunmetiĝas el okto kaj kvarto kaj per tio ampleksas dekunu tonŝtupojn de diatona, septona gamo (ekz. c–f1). La frekvencproporcio inter baza tono kaj perfekta dekunuto situas je 8/3.

La (perfekta) dekunuto ampleksas dek sep duontonpaŝojn. En kontrapunkto kaj harmonia tonmetado dekunutoj estas kutime traktendaj kiel kvartoj. En la ĵaza harmonifako dekunuto havas apartan rolon kiel kvina trito super la bazotono kaj estas ciferigita je akordsimboloj per „11“.

Lige kun la suprotona serio, ekzemple ĉe la alikvotregistroj de orgeno, oni nomas la dekunuan tonon suprotonon dekunuto. Ĉi tiu dekunuto havas kun la pli malalta okto frekvencproporcion de 11:8.