Uneg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reĝa titolo de Uneg

Uneg, aŭ Uaĝnas, estis la kvara faraono de la dua egipta dinastio ĉ. 2742-2735 a. K.[1]

Oni kredas ke li estis Tlas, menciita de Manetono, laŭ Seksto Julio Afrika, kiu regis 17 jarojn laŭ li. La Reĝa listo de Torino diras pri 70 jaroj (2.23), kvankam ĝi estas parte detruita.

Lia nomo troveblas, Uaĝnas, en la Reĝa listo de Abidozo kaj la Reĝa listo de Sakkara.

Lia titolo aperas ankaŭ en kelkaj ujoj eltrovitaj en la subteraj keloj de la piramido de Ĝoser.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ von Beckerath