Ung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ung (reĝa departemento))
Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Ung
Uĵhorodo, fortikaĵo, orela bastiono

Ung (slovake Užská župa) estis departemento en nord-orienta parto de la iama Hungara Reĝlando.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 6 distriktoj, ties nomoj estas la samaj, ol la distriktejoj:

La departemento situis sude sur ebenaĵo, norde estis montoj de Karpatoj. Norde la Karpatoj estis landolimo kaj samtempe akvodislimo. Estis riveroj Tiso kaj .

En 895 alvenis la hungaroj proksime en la Karpat-basenon. Ili trovis rutenojn kaj trovis la lokon konvena por loĝadi. La turkoj ne povis okupi la regionon. Ekde tiu epoko la departemento kune kun precipe najbaraj departementoj nomiĝis latine Partium, kiu estis landopartoj, kiuj aldoniĝis al Transilvanio. Dum liberecbatalo de Rákóczi la departemento estis dorso de la bataloj, trans Karpatoj alvenis helpoj de poloj kaj rusoj. Pro la forta apogo la rutenoj nomiĝas la plej fidela popolo.

En 1918 la ĉeĥoslovakia armeo okupis la departementon kaj ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio, (escepte tre malgrandan parton, kiu restis hungara). Ĉeĥoslovakio ricevis kondiĉon, ili devis aranĝi autonomion precipe el Partium, kiun ili ne faris. En 1938 laŭ Packontrakto de Vieno la suda parto revenis al Hungario, la cetera parto iĝis dum 100 tagoj sendependa ŝtato. La disiĝo tiel okazis, ke tiuj komunumoj, kie estis hungara plimulto, aldoniĝis al Hungario. En 1939 la hungara armeo okupis la 100-tagan respublikon kaj ne metis ĝin al la hungaraj departementoj, sed formis aŭtonomion. En 1942 la hungaroj kolektis la judojn, kiuj vivis tie grandnombre, kaj sendis ilin al Auswitz. La sama okazis ankaŭ en la tiutempe sendependa Slovakio. En 1944 kontraŭ Ruĝa Armeo la hugaroj formis defendan zonon laŭ la Karpatoj (Árpád-linio). Tiu komence sukcese kontraŭstaris, sed dume Rumanio forlasis la faŝistan aliancon kaj helpe de Sovetunio el sudo okupis la departementon. La teritorio plejparte aldoniĝis al Sovetunio, malranda parto al Ĉeĥoslovakio. La hungareco estis draste persekutitaj, are kiel pli frue la judoj, estis kolektitaj kaj senditaj al Siberio. Tiu manovro nomiĝis malenkij robot (malgranda laboro). Post jaroj alvenis nur eta parto.

En 1991 Ukraino sendependiĝis kaj heredis grandan parton de la departemento, poste Slovakio denove sendependiĝis havanta la malgrandan parton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]