Ungava Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ungava Golfo
golfeto

Mapo de la Ungava Golfo.

Mapo de la Ungava Golfo.
Profundeco
  Maksimuma 150 m
Larĝeco 210 km
Longeco 240 km
Areo 50 000 km²
Najbaraj tutaĵoj Hudsona Golfo kaj Foksa Baseno
Labradora Maro
Subaj tutaĵoj Hudsona Markolo
Kontinento Nordameriko
Landoj  Kanado
Alfluantoj Arnaŭdo, Kugaluko, Koksoako, Baleno, Meĉeŝuo
vdr

Ungava Golfo (en angla Ungava Bay, en franca baie d'Ungava, en inuita ᐅᖓᕙ ᑲᖏᖅᓗᒃ/ungava kangiqluk) estas granda golfo en nordorienta Kanado separanta la areon de Nunavik (plej norda triono de Kebekio) el la Bafina Insulo. La golfo estas malprecize ovaloforma kun diametro de ĉirkaŭ 225 km kaj havas areon de proksimume 50 000 km². Ĝi estas ĝenerale neprofunda, kvankam ĉe ties bordo kun la Atlantika Oceano estas profundoj de 300  m. La vortderivaĵo de ungava estas inuita; ĝi signifas "malproksimen".

Sunsubiĝo super Rivero Meĉeŝuo (Georgo) ĉe Ungava Golfo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej granda insulo en Ungava Golfo, Akpatoka, estas Nunavuta, dum la pli malgrandaj insuloj sude de 60°N apartenas al Kebekio.

Kvankam la Ungava Golfo alproksimiĝas la malferman Atlantikon (nur la Hudsona Markolo separas ilin), pli ĝenerale, ĝin konsideras kiel parto de la Arkta Oceano, ĉar la ĉirkaŭanta tero havas treege malvarman klimaton. La apuda Labradora Marfluo malvarmas la somerojn; arboj ne povas kreski, kaj la tuta tero ĉirkaŭe la golfo estas senarba tundro. Tipe, somertemperaturoj ĉe Kuĝuako, dudek kilometroj laŭ la Koksoako, averaĝigas 7 °C, kaj vintrotemperaturoj averaĝigas –20 °C. La precipitaĵo averaĝigas ĉirkaŭ 400–450 mm je jaro; la plejmulto falas somere.

Sudokcidenta Ungava Golfo, kune kun Golfo de Fundy, havas la plej altajn alflu-refluo diferencojn en la mondo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [Charles T. O'Reilly, Ron Solvason kaj Christian Solomon. "Resolving the World's largest tides", en J.A Percy, A.J. Evans, P.G. Wells kaj S.J. Rolston (redaktoroj) 2005: The Changing Bay of Fundy — Beyond 400 years, ("La Ŝanĝanta Golfo de Fundy — Post 400 Jaroj") Proceedings of the 6th Bay of Fundy Workshop, Cornwallis, Nov-Skotio, 29 septembro 2004 ĝis 2 octobro 2004. Environment Canada-Atlantic Region, Occasional Report no. 23. Dartmouth, NS kaj Sackville, NB.