Ungolako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ungolako
Produkto kaj rezulto
Lakitaj piedfingraj ungoj
Franca manikuro

Ungolako (kp. la germanan Nagellack) aŭ ungoverniso (kp. la francan Vernis à ongles kaj la britan nail varnish) estas fluidaĵo, per kiu oni lakas la manajn kaj piedajn ungojn.

Produktoj

Ungolako estas ĥemia produkto. Ĝi konsistas ĉefe el nitrocelulozo, el volatilaj solviloj kaj, se ne temas pri klara lako, el pigmentoj. Oni ofertas ĝin ĝenerale en vitraj boteletoj de 5 ĝis 15 ml, kun ena peniko. Se ĝi fariĝis tro viskoza, oni povas dilui ĝin per lakdiluanto. Por forigi ĝin de sur la ungoj, oni uzas lakforigilon kaj vatobulojn.

Maniero de uzado

Kadre de manikuro kaj pedikuro oni kutime ŝmiras sur la purigitajn ungojn tri aŭ kvar tavolojn da lako: unu bazan, unu aŭ du ĉefajn kaj unu tegan. La po antaŭa tavolo devas esti seka. Malrapide sekiĝantaj lakoj estas relative facile ekzakte aplikeblaj. Ĉe la hodiaŭaj rapide sekiĝantaj lakoj oni devas pentri per nur tre malmultaj precizaj tuŝoj, sed ofte, laŭ la denseco de la pigmentoj, sufiĉas unu tavolo.

Gravaj por la uzebleco estas ne nur la konsistenco de la verniso, sed ankaŭ la kvalito de la peniko.

Historio

La ungojn oni kolorigis jam 3000 jarojn a. K. en Ĉinujo. Dum la dinastio Zhou (ĉ. 600 a. K.) la familianoj de la imperiestro preferis farbojn el oro aŭ arĝento, sed ankaŭ ruĝan kaj nigran kolorojn. Dum la dinastio Ming (ĉ. 1500 p. K.) oni uzis miksaĵon el abelvakso, ovoblanko, gelateno, araba gumo kaj plantaj farboj.

En Egiptujo la pli malaltaj klasoj uzis palajn koloron, dum la altklasanoj pentris siajn ungojn ruĝaj.

Ĉ. 800 p. K. oni kolorigis la ungojn per bonodora ruĝa oleo kaj poluris ilin.

En la 19a kaj frua 20a jc. oni masaĝis kolorigitan pulvoron aŭ paston, ekz. Graf's Hyglo, en la ungojn, kiujn oni poste brilege poluris.

La unuaj modernaj ungolakoj aperis sur la merkato en la 1920aj jaroj.

En 1932 la fratoj Charles kaj Joseph Revson kune kun Charles Lachman fondis en Usono la entreprenon Revlon por produkti kosmetikaĵojn. Grandan sukceson poste havis ilia ideo, oferti ungolakon kaj lipkolorilon en harmoniigitaj koloroj.

Plivastiĝis la uzado de ungolako ankoraŭfoje per la venko de la kolortelevido en la 1960aj jaroj.

Celoj de uzado

Kiel kosmetikaĵon hodiaŭ ne nur virinoj uzas ungolakon, sed pli kaj pli ankaŭ viroj. La celoj, sendepende de la sekso, povas esti diversaj: plibeligi sin; esprimi sian flegitecon; veki atenton; erotike stimuli kaj tenti; demonstracii sian liberon; provoki; montri, ke oni apartenas al iu subkulturo, ekz. punkoemoo; testi la toleremon de aliaj; ĝui la senton, ke oni estas akceptata tia, kia oni estas.

En la medicino oni uzas ungolakon kontraŭ ungomikozo. Ĉi verniso entenas medikamentojn, kiujn ĝi donas konstante dum pluraj horoj aŭ tagoj al la ungoj. Oni povas apliki ungolakon ankaŭ por protekti la ungojn kontraŭ nocaj influoj de ekstere. – Aliaflanke ungolako kaj lakforigilo povas estigi alergiajn reagojn aŭ inflamojn, ekz. paroniĥion.

En la edukado oni kelkfoje uzas specialan vernison kun tre malagrable amara kaj akra gusto, por malhelpi, ke infanoj suĉu la dikfingron aŭ mordetu la ungojn.

En la infanĝardena pedagogio jam okazis, ke oni lakis la ungojn de la infanoj en diversaj koloroj, kongruaj al koloraj punktoj sur la klavoj de muzikinstrumento. Tiamaniere jam dujaruloj lernis premi la ĝustan klavon per la ĝusta fingro.

Specoj

Ungolako povas esti klara, t. e. senkolora, aŭ kolora.

Klara lako ĉiam estas diafana. Oni uzas ĝin ofte kiel unuan (bazan) aŭ kiel finan (supran, tegan) tavolon. Ungoj lakitaj nur per klara lako aspektas kvazaŭ brile poluritaj (kp. la usonan vorton por ungolako: nail polish).

Kolora lako povas esti pli-malpli diafana, t. e. travidebla, sed ankaŭ pli-malpli opaka.

Sub diafana lako oni povas vidi la naturan strukturon de la ungo kun la pli helaj duonluneto kaj antaŭa rando. Sed restas videblaj ankaŭ ĉiuj eventualaj blankaj makuloj kaj aliaj malbelaĵoj. Ilin oni povas kaŝi sub netravidebla, opaka ungolako.

La koloroj ŝanĝiĝas laŭ la modo, kaj simile svarmas la ofte fantaziplenaj kolornomoj. La verŝajne plej fama koloro estis "nigre ruĝa" (france: Rouge Noir) de Chanel, kiu, post kiam Uma Thurman montris ĝin en la filmo Pulp Fiction, en 1994 kiel la unua mondvaste ne plu estis aĉetebla.

Brilo kaj efektoj

Vasta gamo ekzistas inter ungolako malbrila unuflanke kaj brilega aliaflanke.

Nebrilaj aŭ apenaŭ brilaj estas medicinaj vernisoj kaj kelkaj bazaj lakoj, ĉefe la glatigaj aŭ sulket-plenigaj (angle: ridge fillers).

La gradojn de brilo aŭ ĝiajn specialajn efektojn ofte signas komparaj adjektivoj kiel: silka, velura, perla, glimanta, opala, metala, diamanta, perlamota, iriza, spegula; ankaŭ: brileta, brilega, alte brila, trembrila.

Neona lako montras sian tutan fascinon sub nigra lumo.

Magneta lako ebligas striajn ornamaĵojn sur la ungoj.

Aspekton kiel reto el fendetoj kreas lako, kiu krevas aŭ ŝiriĝas, t. n. krakelura lako, kiun oni ŝmiras sur bazan de alia koloro (angle: cracking, crackling, crash; france: craquelé).

Klara aŭ paŝtele kolora diafana lako en kombino kun opaka blanka lako sur la liberaj ungo-randoj (aŭ blanko de krajono sub ili) estas karakterizaj por la t. n. franca manikuro (angle: french manicure).

Vidu ankaŭ

Parencaj temoj: