Kunaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unio (aroteorio))
Ĉi tiu artikolo temas pri operacio sur aroj nomata "kunaĵo" aŭ "unio". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Unio.

La kunaĵo[1][2]kunigaĵo[3] de du aroj A kaj B estas la aro, kiu entenas precize tiujn elementojn, kiuj apartenas aŭ al A aŭ al B. La notacio por kunaĵo de A kaj B estas A ∪ B (legu a kun boa aŭ bo):

Pli ĝenerala nocio estas kunaĵo de arbitra familio de aroj:

Formala difino[redakti | redakti fonton]

Por familio de aroj , la kunaĵokunigaĵo estas la jena aro:

.

Se la familio de aroj konsistas el nur du aroj kaj (elementoj de la familio), tiam la kunaĵo (aŭ kunigaĵo) estas la aro, tia ke elemento apartenas al se kaj nur se

  • x apartenas al
  • x apartenas al .

La konjunkcio "aŭ" tie ĉi estas ne-ekskluziva; elementoj, kiuj estas en ambaŭ aroj, estas en la kunaĵo.

Speciale, se la indica aro estas malplena aro, tiam ankaŭ la kun(ig)aĵo de nul aroj estas malplena aro:

.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La kunigo de aroj estas komuta (kio ne tuj evidentas el la prepozicio "kun") kaj asocia.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Ekzemple la kunaĵo el la aroj {1,2,3} kaj {2,3,4} estas {1,2,3,4}. La nombro 9 ne apartenas al la kunaĵo de la aro de primoj {2,3,5,7,11,...} kaj la aro de paraj nombroj {2,4,6,8,...}, ĉar 9 estas nek primo nek para nombro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. Hilgers, Yashovardhan k.a. EK-Vortaro de matematikaj terminoj (vol. 4 en Eŭropa Serio: Sennaciigita Scienco), Eŭropa Klubo, FEoLL-Institut für Kybernetische Pädagogik, Paderborn, 1980, ISBN: 3-88064-080-7
  2. Reta Vortaro: kun/aĵo
  3. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: kun/ig/aĵ/o

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]