Unio por Eŭropo de Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto Emblemo
Cristiana Muscardini
kaj
Brian Crowley
Bazaj informoj
fondodato: 20-a de julio 1999
fondoloko: ?
Prezidanto: Cristiana Muscardini kaj Brian Crowley
ĝenerala sekretario: ?
partia disdivido: ?
centra oficejo: ?
koloroj: ?
retejo: www.uengroup.org

La grupo Unio por Eŭropo de Nacioj (UEN) estas frakcio en la Eŭropa Parlamento. Ĝi ampleksas eŭropajn parlamentanojn el nacie konservativaj kaj eŭroposkeptikaj politikaj partioj, kiuj - kvankam ili ne batalas por la malaliĝo de siaj ŝtatoj el la Eŭropa Unio - tre defendas la nacian suverenecon de la unuopaj ŝtatoj. La anoj venas el sep eŭropaj ŝtatoj, kaj la frakcio estas rezulto de relative nova kunligo de la antaŭaj frakcioj "Unio por Eŭropo" kaj "Frakcio de Sendependuloj por Eŭropo de Nacioj". Kun la parlamenta frakcio ligiĝas la preskaŭ samnoma eŭropa partio Alianco por Eŭropo de Nacioj.

La frakcio post la eŭropa baloto 2004 ampleksas 44 parlamentanojn kaj estas la kvara plej granda frakcio en la Eŭropa Parlamento post la kristandemokratoj, socialdemokratoj kaj liberaluloj. Plia eŭroposkeptika frakcio estas la Frakcio Sendependeco kaj Demokratio, kiu momente reprezentas 23 parlamentanojn.

Naciaj partioj en la frakcio

ŝtato nomo parlamentanoj
 Francio Rassemblement pour la France 0
 Italio Alleanza Nazionale ("Alianco Nacia") 9
 Italio Lega Nord ("Ligo Norda") 4
 Irlando Fianna Fáil 4
 Portugalio Centro Democrático Social-Partido Popular ("Centro Demokratia kaj Sociala" -
"Popola Partio de Portugalio")
0
 Danio Dansk Folkeparti ("Dana Popola Partio") 1
 Pollando Prawo i Sprawiedliwość ("Juro kaj Justeco") 7
 Pollando Samoobrona RP 5
 Pollando Polskie Stronnictwo Ludowe Piast ("Pola Popola Partio Piast") 4
 Pollando Liga Polskich Rodzin ("Ligo de Polaj Familioj") 4
 Estonio Eestimaa Rahvaliit ("Estona Popola Ligo") 0
 Latvio Tēvzemei un Brīvībai (partio "Patrio kaj Libereco") 4
 Slovakio L'udová Únia 0
 Litovio Tvarka ir teisingumas (partio "Ordo kaj Justo") 1
 Litovio Lietuvos valstiečių liaudininkų sąjunga ("Litova Kamparana Popola Unio") 1

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la frakcio